Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Sendado de filmoj al kamparo kaj paŝtejoj

| 2013-11-11
Bookmark and Share

de AYI NUER

 


Filmo-projekciado por paŝtistoj 

 


Filmo-projekcia teamo kun kvar membroj

 

    Chang Shoulan estas direktoro de filmo-kompanio en la regiono Tacheng, Xinjiang, kaj estro de virina projekcio-teamo. En la jaro 2003, 37-jara Chang Shoulan komencis servi kiel estro de teamo konsistanta el kvar naciminoritataj virinoj por rondira projekciado. Dum la pasintaj pli ol dek jaroj Chang kaj ŝia teamo vojaĝis kelkdek milojn da kilometroj, kaj iliaj spuroj troviĝas en diversaj vilaĝoj kaj paŝtejoj.

 

    "La plej kontentiga momento"

 

    Jurtoj staras dise en vastegaj paŝtejoj. Pro tio la teamo sciigas vilaĝojn pri sia alveno je du tagoj antaŭ la alveno por ke oni povu informi ĉiujn familiojn pri tio. Ricevinte la avizon, paŝtistoj alvenas ĉevale aŭ motorcikle. Virinoj surmetas festajn vestojn, infanoj tre frue atendas en la korto de la vilaĝa komitato kaj ĝojkrias pro la alveno de la teamo.

 

    Tiam estas la plej kontentiga momento por Chang Shoulan. "Por paŝtistoj atendi la filmo-projekcian teamon estas same kiel atendi feston. Filmoj alportas ĝojojn al terkulturistoj kaj paŝtistoj, kaj mi estas kontenta pro la plenumo de mia devo," diris Chang Shoulan.

 

    Iutage en junio 2006 la teamo pasis preter jurto sur la vojo reveni el la gubernio Yumin, kaj petis akvon de la jurto. La mastro de la jurto, 62-jara Tuolie Ba, ekscitiĝis, ĉar li jam de pli ol dek jaroj ne spektis filmojn, kaj petis ilin projekcii filmon por lokaj paŝtistoj. Malgraŭ laceco post longa veturado, ili kontentigis la deziron, kaj la paŝtistoj emociiĝis ĝis larmoj.

 

    Foje dum filmo-projekciado en la gubernio Tuoli pli-ol-70-jara kazaĥa paŝtisto prenis la manon de Chang kaj emociite diris: "Ni ne rigardis filmojn jam de multaj jaroj, kaj estas bone, ke revenas al ni la filmo-projekcia teamo!"

 

    Chang ofte projekciis la filmon Gengis Khan kaj aliajn filmojn pri la mongolaj historio kaj tradicia kulturo, kaj paŝtistoj intime nomis ŝin "kampara kultur-ambasadoro."

 

    Por ke paŝtistoj povu scii la eksteran mondon

 

    Tacheng havas vastajn paŝtejojn kaj malmulte da loĝantoj. Ili loĝas en montaro kaj foraj paŝtejoj, kaj la vilaĝoj longe distancas inter si. La teamo tutjare veturas per aŭto en montaro kaj inter paŝtejoj.

 

    Ili devas venki neimageblajn malfacilaĵojn. Foje por ĝustatempe atingi la cellokon ili ne povis manĝi varmajn manĝaĵojn kaj akvon dum tri tagoj; alifoje aŭto falis en koton, kaj ili devis mem puŝi ĝin antaŭen per la manoj; somere ili suferis de moskitoj kaj vintre frostiĝis al ili la manoj kaj la piedoj.

 

    Pro la tutjara veturado en la sovaĝa naturo Chang suferis multajn malsanojn. Ŝi diris: "Unu kompleto da ekipaĵoj pezas pli ol 500 kilogramojn. Foje ni devis kunporti du kompletojn samtempe por du vilaĝoj. Krome ni devis movi maŝinojn, grimpi sur stangojn por pendigi ekranon."

 

    En decembro 2004 post projekciado de du filmoj jam estis profunda nokto. Por atingi alian lokon 200 kilometrojn for ili devis ekveturi en meznokto. Ili renkontis ŝtormon en montaro kaj perdis la vojon. Pro tio ili elspezis preskaŭ dek horojn por la distanco de normale du-hora veturado. Atinginte la cellokon ili ne havis tempon ripozi kaj tuj eklaboris. Post la projekciado Chang sentis febron.

 

    En 10 jaroj la teamo vizitis 996 vilaĝojn kaj paŝtejojn en la regiono Tacheng, kaj projekciis 5500 fojojn por 750 mil spektantoj.

 

    Kvar virinoj konsistigas la teamon. Chang Shoulan estas daur-o, Ruxia Guli estas ujguro, Lu Jiuting estas ruso kaj Xue Shumei hano. Kiam ili projekcias alilandan filmon kiu ne estis dublita, la teamanoj improvizas interpretadon, ĉar ili scipovas la hanan kaj kelkajn naciminoritatajn lingvojn.

 

    Chang diris: "Ĉi tie la montaro estas tre granda, kaj la loĝantoj sentas solecon. Nia laboro estas kunligi vilaĝanojn kun la ekstera mondo, do tre indas nia laboro malgraŭ malfacilaĵoj kaj laceco."

 

    "Familia amo donas al mi forton kaj la popolamaso donas al mi movforton"

 

    En la komenca periodo de la teamo la filino de Chang lernis en mezlernejo, kaj la edzo laboris kiel ŝoforo de kamiono. Ŝi longtempe laboris for de la hejmo kaj ne havis tempon prizorgi la familion. Pro tio la geedzoj ofte kverelis. Chang diris: "Tiutempe mi tre volis rezigni mian laboron, tamen la sincera kaj sopiroplena rigardo de la popolamaso donis al mi la forton daŭrigi la laboron."

 

    Chang estas multe ŝatata de membroj de ĉiuj naciminoritatoj. Vilaĝanoj ofte atendas la teamon ĉe la enirejo de la vilaĝo. Iuj donis al ili laktan teon aŭ manĝaĵojn, aliaj alportis benkojn aŭ kusenojn al ili...

 

    La familianoj iom post iom komprenis la elekton de Chang. "Komence mi ne komprenis mian patrinon, kaj ofte ploris kaj ne volis disiĝi de ŝi. Poste mi komprenis, ke mia patrino faras respektindan aferon. Ŝi helpas tiujn, kiuj ne povas iri el la montaro por rigardi filmon. Mi fieras pri mia patrino!" diris ŝia filino.

 

    "Familia amo donas al mi forton, kaj sopiro de la popolamaso donas al mi movforton. Mi strebos plu en la laboro," diris Chang.

 

    Chang estas tre kontenta, kiam ŝi vidas la ridantajn vizaĝojn kaj feliĉoplenajn rigardojn de terkulturistoj kaj paŝtistoj. "Mi ne povas perfidi la atendon de la popolamaso!" ofte diras Chang.

 

    En la lastaj jaroj Chang estis honorita kiel "Progresinta Individuo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono" kaj "Tutlanda Standardisto de la Nacia Virina Federacio", kaj ŝia teamo kiel "Progresinta Filmo-projekcia Kolektivo en la Ĉina Kamparo".

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments