El Popola Ĉinio>Esperantujo>

Prelego pri la japana kongreso ĉe El Popola Ĉinio

| 2013-11-11
Bookmark and Share


S-ino Tan Xiuzhu, la tria de maldekstre trans la tablo 

 

    Tagmeze de la 25-an de oktobro, en la kafejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, s-ino Tan Xiuzhu, eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj eksa prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, parolis pri siaj spertoj dum la lastatempa vojaĝo al Japanio.

 

    Ŝi restadis en la lando meze de oktobro, kiel oficiala invitito al la 100-a Japana Esperanto-Kongreso, kiu okazis de la 12-a ĝis la 15-a de oktobro en Tokio.

 

    Tan Xiuzhu, laŭdis la sindediĉon kaj diligentecon de japanaj esperantistoj, kiuj mem financas siajn agadojn por Esperanto, ne ricevante financan subtenon de la registaroj centra aŭ loka. Ŝi ankaŭ atentigis pri la fakto, ke en Japanio, kontraste al Ĉinio, organizantoj kaj volontuloj de Esperantaj aranĝoj kiel la ĉi-foja kongreso mem pagas la partoprenkotizon, kvankam ili devas multe labori kaj havas malmulte da tempo por mem partopreni en la programo.

 

    La preleganto krome ankaŭ parolis pri siaj impresoj de la lando. En la centro de Tokio ŝin mirigs kelkaj grandaj libro-vendejoj pri Ĉinio, kie estas vendata amaso da libroj en la ĉina lingvo aŭ pri la lando.

 

    Ŝi ankaŭ rakontis, ke post la kongreso gastloĝante en la Tokia centro de Oomoto ŝi promenis en Ueno-parko, kiun ŝi bone konas pro la verkaĵo de Lusin, "S-ro Fuzino". Ŝi legis ĝin kiel lernantino de mezlernejo, kaj kortuŝiĝis pro la sinceraj amikeco kaj zorgo de tiu instruisto al la estonta ĉina verkisto. En la sama parko, parenteze, ŝi ankaŭ rigardis du grandajn pandojn senditajn el Ĉinio.

 

    La tagmezan prelegon ĉeestis 14 laborantoj de la Esperanta-sekcio de El Popola Ĉinio kaj de la Ĉina Esperanto-Ligo, inkluzive de s-ino Zao Jun, vicĉefredaktoro de EPĈ.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments