El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinoj manifestis en 27 urboj de Usono por urĝi ABC fari pardonpeton pro ĝia diro kalumniinta Ĉinion

| 2013-11-11
Bookmark and Share


Ĉinoj en Usono manifestas antaŭ la monumento en Vaŝingtono por protesti kontraŭ la usona televida stacio ABC pro ĝia diro kalumniinta Ĉinion.  

 

    La 9-an de novembro 10 mil ĉinoj okazigis manifestaciojn en Nov-Jorko, Los-Anĝeleso, San-Francisko, Seattle, Houston, Miami kaj aliaj 21 urboj de Usono por protesti kontraŭ la televida stacio ABC de la Amerika Brodkasta Kompanio pro ĝia diro kalumniinta Ĉinion. Ili postulis, ke la televida stacio faru publikan pardonpeton kaj maldungu Jimmy Kimmel, kiu prezidis la rilatan programon.

 

    La ĉi-foja manifestacio estas la plej granda protesta agado de ĉinoj post la manifestacio en la jaro 2008 por protesti kontraŭ la usona CNN, kiu publikigis diron kalumniintan Ĉinion. Tagmeze de la 9-a ĉirkaŭ 600 ĉinoj renkontiĝis antaŭ la monumento en Vaŝingtono kaj oficdomoj de la televida stacio ABC en Vaŝingtono kaj alte kriis "Maldungu Jimmy Kimmel, -- malhonoro de ABC" kaj aliajn sloganojn. Ili postulis, ke la televida stacio ABC faru seriozan pardonpeton pro sia diro "mortigi la ĉinojn" per gazetara konferenco kaj maldungu la prezidanton Jimmy Kimmel, kiu faris malĝustan parolon, kaj alvokis, ke la Usona Kongreso ellaboru novajn leĝojn kaj regularojn por ĉesigi diversformajn rasajn diskriminaciojn.

 

    La 16-an de oktobro Jimmy Kimmel, programa prezidanto de la televida stacio ABC, aranĝis en sia programo "rondtablan kunvenon", kiun ĉeestis kelkaj infanoj, kaj petis iliajn opiniojn pri la malfunkciigo de la usona registaro. Kiam Jimmy Kimmel demandis pri tio, kiel Usono pagos al Ĉinio la ŝuldon de 1 300 miliardoj da usonaj dolaroj, iu 6-jara usona knabo respondis "mortigi la ĉinojn". Jimmy Kimmel diris, ke tio estas tre interesa ideo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments