El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malriĉaj infanoj ricevis helpon

| 2013-11-11
Bookmark and Share


Infanoj kaj iliaj instruistoj 

 


Infano en fotado 

 

    La 9-an de novembro en la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio okazis aktivado kun publika intereso por helpi 441 infanojn eniri en lernejon.

 

    "Ho! Tio estas la ĝarden-ekspozicio! Tre granda! La pordo numero 3 aspektas grandan dinosaŭron!" "La ginkgo-folioj en ora koloro estas tre belaj!" La infanoj surprize kaj feliĉe diris kun admiro, ĉar ili neniam havis vojaĝon en aŭtuno.

 

    La infanoj gviditaj de laborantoj kaj volontuloj en la ĝarden-ekspozicio, vizitis multajn ĝardenojn kaj eksponejojn, sciantaj pri la ĝarden-arto de Ĉinio kaj pri tiu de aliaj landoj, ĝuante la konstruan arton de ĝardenoj kaj sin riĉigante per novaj scioj.

 

    La aktivado okazis kun la celo helpi malriĉajn infanojn aŭ orfojn kaj doni al ili multe da ŝancoj por pli multe koni la mondon eksteran kaj pligrandigi iliajn vidkampojn. Ili rakontis pri la sperton en memkreskado, liverante aktivan forton al la socio kaj kortuŝis multajn bonkorulojn, kiuj volas doni al ili sian helpon.

 

    La Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio, kiel la plej granda kaj longtempa evento post la Pekinaj Olimpikoj, altiris multajn vizitantojn de post kiam ĝi inaŭguriĝis en la 18-a de majo. Fermiĝos ĝi la 18-a de novembro.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments