Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Poŝtelefonoj populariĝas en Tibeto

| 2013-11-11
Bookmark and Share

de WANG JUN

 


Poŝtelefonoj donas oportunecon al tibetanoj. 

 

    Antaŭe, kiam tibetano volis sendi leteron, necesis preskaŭ 10 tagoj por ke oni portu ĝin surĉevale de Xigaze al Lasao. Nun la populariĝo de poŝtelefonoj realigis la tujan kontakton de tibetanoj kun la ekstera mondo.

 

    La vilaĝo Zhaxizong situas ĉe iu vojforko sub la monto Ĉomolangma/Everesto, kaj sude de la vilaĝo troviĝas la ĉefa subtena bazo por la mondgrimpado. En ĉi tiu vilaĝo vivas Renzhen, dudekkelk-jara tibetanino. Kiel multaj gejunuloj en urboj, ankaŭ ŝi ŝatas uzi poŝtelefonon por komunikiĝi kun familianoj kaj geamikoj, foti belajn pejzaĝojn, surretiĝi dividante kun aliaj interesajn aferojn. Tiu ĉi ilo multe riĉigas ŝian vivon kaj donas al ŝi oportunecon.

 


Fotado per propraj poŝtelefonoj  

 

    La Tibeta Poŝtelefona Kompanio, filia kompanio de la Ĉina Poŝtelefona Grupo, dum multe da jaroj klopodis plibonigi la komunikajn kondiĉojn de Tibeto. En la jaro 2000 la kompanio ekfunkciis sur la altebenaĵo, kaj en la postaj 13 jaroj ĝiaj laborantoj starigis mirindan "ĉielvojon" en la regiono, kiu ligas la 3 milionojn da tibetanoj kun la mondo.

 

    Tibeto kun la averaĝa alteco de 4 mil metroj super la marnivelo havas naturajn kondiĉojn malfacilajn por la homa vivo, kaj pro tio oni nomas ĝin "malpermesita areo por la vivo". Kompare kun ordinaraj lokoj, oni devas kelkoble aŭ eĉ dekoble klopodi por solvi la komunikan problemon sur ĉi tiu vasta, maldense loĝata, malvarma kaj oksigenmanka regiono kun la areo de pli ol 1,2 milionoj da kvadrataj kilometroj.

 

    Antaŭ multaj jaroj, Zhuo Feng, ĉefdirektoro de la menciita kompanio, babilis kun la guberniestro de Medog, la sola gubernio de Ĉinio, al kiu ŝoseo mankas. La guberniestro lamentis, ke pro la manko de telefono, la produktado kaj la popola vivo en la gubernio trafas grandan maloportunecon kaj malfacilecon. Tiam Zhuo Feng promesis starigi telekomunikan stacion de la kompanio en la gubernio Medog, eĉ se tio postulos grandegan fortostreĉon.

 


Dum la paŝtado junulino kontaktas siajn familianojn per poŝtelefono. 

 

    En la jaro 2004, la laborantoj de la kompanio transgrimpis la monton Duoxiongla kiu altas je 4850 metroj super la marnivelo, trairis la regionon plenan de hirudoj kaj aliaj venenaj insektoj, preterpasis koto-ŝtonajn lavangojn kaj terfalon, kaj fine transportis la aparatojn kaj maŝinojn al la gubernio sur la dorso de ĉevaloj dum 7 tagoj. En aŭgusto de tiu ĉi jaro, la unua telefonvoko estis sendita el la gubernio. Tiel la lokanoj adiaŭis sian tradician izolecon kaj ligiĝis kun la mondo.

 

    Forigi la komunikadan mankon en la regionoj kamparaj kaj paŝtistaj de Tibeto estas ne nur la postulo kiun donis la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, sed ankaŭ la devo de la Ĉina Poŝtelefona Grupo. La grupo ĉiujare entreprenas tian konstruadon altkvalite ekde la jaro 2005.

 

    La 23-an de decembro en 2010 la vilaĝo Yanglongqupa, la lasta vilaĝo sen telefona servado en Ĉinio, oficiale ekhavis sian telefonan stacion. Tio markis, ke Tibeto realigis la telefon-komunikadon en ĉiuj vilaĝoj, kaj la grupo plenumis sian taskon je 5 jaroj antaŭ la planita dato.

 


Lamao parolas kun sia familiano. 

 

    La funkcio de poŝtelefonoj ne nur rapide alportas informojn kaj mesaĝojn, sed ankaŭ, plej grave, ŝanĝas la konceptojn de la lokanoj. En la gubernio Lang de la regiono Linzhi abunde produktiĝas paprikoj. Antaŭe pro la manko de informoj, Zhaxiduoji, 58-jara tibetano, devis sur la ŝultroj porti la paprikojn al la gubernio je dekkelkaj kilometroj for de sia hejmo por forvendi ilin. Kvankam la transportado estis ege laciga, la vendoprezo ne estis alta. Sed nun li jam povas libere kontaktiĝi kun aĉetantoj per telefono kaj konsulti sur la reto aktualajn prezojn de ĉiuj lokoj. Li diris kun ĝojo: "Nun mi povas kontaktiĝi kun la komercistoj en mia hejmo, jam ne necesas hasti por la vendado. Kaj mia vivo pli kaj pli boniĝas."

 

    Laŭ konigo, dum la pasintaj 13 jaroj la Ĉina Poŝtelefona Grupo sume investis en Tibeto 9 174 milionojn da juanoj, funkciigis 3347 staciojn de la 2-a generacio de telekomuniko kaj 789 de la 3-a generacio, splisis la kablojn de 30.7 miloj da kilometroj kaj finkonstruis la plej grandan retan sistemon de Tibeto kiu kovras 7 urbojn, 75 guberniojn kaj la ĉefajn ŝoseojn, lokojn por landlima defendo kaj la turismejojn.

 

    Precipe, la kompanio jam investis pli ol 1800 milionojn da juanoj ekde 2005 kaj realigis elektronik-signan kovradon sur pli ol 4 mil vilaĝoj. Pli ol 1.5 milionoj da tibetaj kamparanoj kaj poŝtistoj profitis de tio.

 


Starigo de la stacio sur loko je 6 500 metroj super la marnivelo sur la monto Ĉomolangma 

 

    La poŝtelefona komunikado eniras en la epokon de la 4-a generacio. Por ke la 3 milionoj da tibetanoj ĝuu la rapidecon kaj oportunecon de la 4-generacia elektronika servado, la kompanio komencis la konstruadon de provsperta reto kun normo TD-LTE, kaj planas investi 300 milionojn da juanoj por starigi pli ol 800 staciojn de la 4-a generacio.

 

    Zhuo Feng diris: "Estas revo de ĉiuj laborantoj de la kompanio starigi 'ponton' ligantan la 3 milionojn da tibetanoj kun la tuta mondo. En la estonteco, ni praktike plenumos la historian devon per pinta sendrata tekniko por helpi la tibetanojn realigi sian revon."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments