El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Li Yong, ĝenerala direktoro de la Organizo por Industria Disvolvo sub UN

| 2013-11-12
Bookmark and Share


En Pekino Xi Jinping intervidiĝas kun Li Yong.  

 

    La 10-an de novembro en la Popola Halo de Pekino ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Li Yong, ĝenerala direktoro de la Organizo por Industria Disvolvo sub la Unuiĝintaj Nacioj (UN). Xi Jinping donis pozitivan takson al la helpo de la organizo al la disvolviĝantaj landoj en la industria disvolvado. Xi Jinping diris, ke estas sampaŝaj la kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj la Organizo por Industria Disvolvo sub UN kaj la procezo de reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio. Dum la pasintaj pli ol 30 jaroj la du flankoj faris sukcesajn kunlaborojn, kiuj faris pozitivajn kontribuojn por la reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio kaj speciale por ĝia progreso en la industrio. Nuntempe Ĉinio antaŭenpuŝas novtipan industriigon. Ĉinio volontas lerni kaj tiri profitojn el la avangardaj ideoj pri la internacia industria disvolvado kaj intensigi kunlaborojn kun la Organizo por Industria Disvolvo sub UN. Antaŭ nelonge la ĉina registaro kaj la organizo kune okazigis en Ĉinio la Kongreson de Verda Industrio. Ĉinio esperas, ke la duflankaj kunlaboroj akiros pli multajn sukcesojn.

 

    Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio ĉiam subtenas la internacian disvolvan aferon, volontas kadre de la Sud-Suda Kunlaboro kune kun la Organizo por Industria Disvolvo sub UN kaj laŭ la principo de reciproka utilo kaj komune gajno helpi aliajn disvolviĝantajn landojn, daŭre fari kontribuon por realigo de la mil-jara disvolva celo de UN kaj kune akceli la disvolvon kaj prosperon de la mondo. Ĉinio same kiel antaŭe subtenos laborojn de la Organizo por Industria Disvolvo sub UN kaj tiujn de ĝia ĝenerala direktoro.

 

    Li Yong dankas Ĉinion por ĝia subteno al la Organizo por Industria Disvolvo sub UN kaj diris, ke la organizo faros pozitivan klopodon por la toleremo kaj daŭrigebla disvolviĝo de la tuttergloba industrio. La sukcesaj spertoj de Ĉinio en disvolvo estas lernindaj por la internacia socio. La Organizo por Industria Disvolvo sub UN donas grandan atenton al la kunlaboro kun Ĉinio, kaj kune kun Ĉinio antaŭenpuŝos la disvolvan aferon de la tuta terglobo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments