El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina futbala klubo ĉampioniĝis en la Azia Futbala Kluba Ĉampioneco

| 2013-11-12
Bookmark and Share

Evergrande celebras la triumfon.  

 La ĉefa trejnisto de Evergrande Marcello Lippi estas levita de siaj teamanoj.

 Elkeson en la matĉo

 

 

    La 9-an de novembro okazis la finalo de la Azia Futbala Kluba (AFK) Ĉampioneco inter la ĉina teamo Kantona Evergrande kaj la sudkorea teamo Seula FC. La rezulto estis 1:1. Antaŭe en la unua matĉo, la du flankoj faris vanan partion per la rezulto 2:2. Laŭ la regularo, ke la vizitanta teamo, kiu ŝotis pli multe al la golejo, venkas kontraŭ la alia teamo, tiele Evergrande gajnis la matĉon. Estas la unua fojo, ke la ĉina futbala klubo ĉampioniĝis en AFK Ĉampioneco.

 

    La unua duona matĉo estis finita per 0:0, kvankam argentina sportisto de la kantona teamo Dario Conca dufoje provis ŝoti al la golejo.

 

    En la 58-a minuto de la matĉo, membro de Evergrande Elkeson ĵetpafis la unuan golon. Sed post kelkaj minutoj seula sportisto sukcesis en la ŝotado. La poentaro fariĝis 1:1, kiu ne ŝanĝiĝis ĝis la fino de la matĉo.

 

    Fine Evergrande ĉampioniĝis per pli multaj goloj kiel la vizitanta teamo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments