Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Partoprenu en la Belartaj Konkursoj de UEA

| 2013-11-12
Bookmark and Share

 

 

    La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 65-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 99-a Universala Kongreso en Bonaero. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK, nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por unu sama branĉo.

 

    Validas krome jenaj kondiĉoj:

 

    Poezio: maksimuma longo ne fiksita.

    Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj).

    Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita.

    Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas Luigi Minnaja.

    Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2013. Unu premio.

 

    Ĉiujn konkursaĵojn en la Branĉoj Poezio, Prozo, Teatraĵo kaj Eseo oni sendu rete al michela.lipari@tiscali.it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2014. En kazo de neeblo sendi rete, oni sendu en unu papera ekzemplero al Belartaj Konkursoj de UEA, sekretario Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio. Por la branĉo Infanlibro oni devas sendi tri ekzemplerojn de la koncerna libro al la adreso Ionel Oneţ, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, kun indiko "Por Belartaj Konkursoj", kaj unu al la adreso de la sekretario.

 

    Premioj: unua premio 260 eŭroj, dua premio 182 eŭroj, tria premio 104 eŭroj; Nova Talento 182 eŭroj; Infanlibro de la Jaro 546 eŭroj.

 

    Detala regularo haveblas ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ rete.

 

  (el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments