El Popola Ĉinio>头条新闻>

Startis al Afriko la biciklado de ĉinaj volontuloj por la Junularaj Olimpikoj en 2014

| 2013-11-13
Bookmark and Share


La grupanoj kun la grupa flago  

 

    La 10-an de novembro okazis adiaŭa ceremonio por la ekveturo de la ĉinaj olimpikaj volontuloj en la granda halo de la Sudorienta Universitato en Nankino, la ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. La ceremonion okazigis la Organiza Komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj en 2014. Tio rimarkas la oficialan starton de la biciklado de ĉinaj volontuloj tra la kvin kontinentoj por la Junularaj Olimpikoj en 2014.

 

    En la 15-a de februaro de 2012 estis lanĉita la grupa biciklado de la ĉinaj biciklistoj en Ĉinio, post duonjara vojaĝo ili atingis Londonon por spekti la inaŭguron de la Londonaj Olimpikoj okazantaj en la kuranta jaro. Nun la sama grupo ekbiciklas al Nankino respektive el Sud-Afriko de Afriko, el Nov-Zelando de Oceanio, el Argentino de la Suda Ameriko, el Meksiko de la Norda Ameriko kaj el Grekio de Eŭropo. Antaŭ la inaŭguro de la Olimpikoj, ili alportos al la urbo la gratulon pri la Nankinaj Junularaj Olimpikoj kaj bondeziron por la vivo paca kaj sana fare de la tutmondaj gejunuloj.

 

    La grupo al Afriko konsistas el 3 junaj biciklistoj el la urboj Xi'an, Wuhan kaj Hangzhou. Ili biciklas tra la landoj Sud-Afriko, Mozambiko, Tanzanio, Saŭda Arabio, Hindio kaj tra aliaj landoj. La totala longeco de la biciklado atingas 2.4 milojn da kilometroj kaj ili laŭvoje propagandas pri la junularaj Olimpikoj kaj disvastigas la ideojn de la Olimpikoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments