El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio: preni Ĉinion kiel rivalon kondukos Japanion al senelirejo

| 2013-11-13
Bookmark and Share


Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio  

 

    La 11-an de novembro en la regula gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio iu raportisto demandis, kian komenton Ĉinio havas pri tio, ke antaŭ tri tagoj japana ĉefministro Shinzo Abe diris en la senata kongreso, ke Ĉinio senĉese ekspansiigas armadon kaj Koreio intensigas esploradon de nukleaj armiloj kaj balistikaj misiloj, tio kaŭzis la sekuran cirkonstancon de Japanio pli severa, Japanio devas pozitive akceli ellaboron de politikoj pri sekura garantio de la ŝtato.

 

    Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio estas malkontenta pri tio, ke japana gvidanto publike troigis la "teorion pri ĉina minaco". Ĉinio persiste iras laŭ la pace disvolva vojo kaj sekvas la nacidefendan politikon defensivan. Ĉinio konservas kaj disvolvas moderan kaj konvenan defendforton por pli bone defendi la suverenecon, sekurecon kaj teritorian integrecon de la lando en kompleksaj kaj variaj cirkonstancoj internaciaj kaj regionaj.

 

    Qin Gang diris, ke la japana movo en milita kaj sekura kampoj estas atentinda. Japanio multfoje provokis Ĉinion. Kion ĝi volas fari? Se ĝi certe prenas Ĉinion kiel sian rivalon, do ĝi erare elektis la celon kaj miskalkulis. Tio kondukos ĝin al senelirejo.

 

    Qin Gang esperas, ke Japanio faros seriozan introspekton pri la historio, serioze alvizaĝos la realon, pripensos la estontecon, iros laŭ la pace disvolva vojo, faros la aferojn utilaj al la akcelo de reciproka politika fido inter najbaraj landoj kaj al la paco kaj stabileco de la regiono, kaj ne faros senrespondecajn rimarkojn pri Ĉinio por realigi la nekonfeseblan celon.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments