El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la konferenco pri klimataj ŝanĝiĝoj en Varsovio

| 2013-11-13
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la konferenco  

 


Su Wei (meze), vicestro de la ĉina delegacio, en la inaŭguro 

 

    La 11-an de novembro en Varsovio inaŭguriĝis la 2-semajna konferenco pri klimataj ŝanĝiĝoj, kiun ĉeestis reprezentantoj el diversaj landoj por diskuti pri pluraj temoj kaj por prepari novan interkonsenton en la jaro 2015.

 

    Reprezentantoj, fakuloj kaj neregistaraj organizoj el 200 landoj kaj regionoj ĉeestis la konferencon, kaj Ĉinio sendis al ĝi sian delegacion el ĉ. cent homoj. Estas du periodoj de la konferenco, kiaj grupa intertrakto, kie oni proponas opiniojn kaj postulojn; kaj altnivelaj kunsidoj.

 

    Christiana Figueres, plenuma sekretario de la sekretariejo de la "Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimataj Ŝanĝiĝoj", diris, ke ĉiu lando devas kapti tiun ŝancon por kune atingi bonan rezulton kaj klopodi por krei malmultan karbonan vivon kun daŭrigebla disvolviĝo.

 

    Kvankam jam estis atingoj post kelkaj diskutoj pri la klimataj ŝanĝigoj, kelkaj evoluintaj landoj ankoraŭ havis negativan sintenon. Ekzemple, Japanio modifas la celon de ellaso de forceja gaso en la jaro 2020. La modifita celo estas 3.8% malpli granda ol la ellasa kvanto en la jaro 2005, multe pli malgranda ol tiu antaŭe menciita. Samtempe, evoluintaj landoj ne estas tre pozivivaj por liveri financan subtenon al evoluantoj landoj.

 

    Antaŭ la konferenco, Ĉinio, Barato, Brazio kaj Sud-Afriko kune deklaris, ke la unua tasko de la konferenco estas praktikigi la decidojn faritajn en la Bali-a konferenco kaj devontigojn, ekzemple, doni financan, teknologian kaj konstruan subtenadon al evoluantoj landoj, ĉar la sukceso de tiu ĉi konferenco dependas de la solvado de financaj problemoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments