Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Esperanto-kurso en la elementa lernejo

| 2013-11-13
Bookmark and Share

de Pietro Fiocchi

 

    "Saluton Avo Li!", tiel la infanoj bonvenigis profesoron Li Weilun en elementa lernejo, kiu nomiĝas 'Eterna Paco'. Post nia frua alveno profesoro Li akompanis min viziti la lernejon kaj konatigis min kun la geinstruistoj.

 

    Dum nia promenado tra koridoroj kaj ŝtuparoj, atendantaj la tagmanĝon kaj la postan ĉiusemajnan lecionon de Esperanto, ĉiuj infanoj, kiujn ni renkontis, ĝoje salutis sian avon Li, kiu same aspektis tre feliĉa denove esti kun siaj junegaj gelernantoj.

 


La infanoj bonvenigas profesoron Li Weilun.  

 

    Tiam mi rememoris tiun frazon, kiun profesoro Li kutimas ripeti en malsamaj okazoj, kvazaǔ moto por priskribi sin mem: "laǔ la aĝo mi estas maljunulo, laǔ la sano mi estas junulo, laǔ la koro mi estas infano". Tie mi havis la impreson vidi aparte saĝan infanon inter infanoj.

 

    Mi preskaǔ surpriziĝis vidi, ke en unu el la koridoroj ĉiu ĉambro havis trilingvan ŝildeton, sur kiu en la ĉina, angla kaj Esperanto estis indikita la uzado de la ĉambro: i.a. la kunvenejo, manĝejo, oficejo de la geinstruistoj kaj se mi bone memoras, ankaǔ la necesejo havis sian trilingvan ŝildeton. Mi vere ŝatis la iniciativon de la estraro de tiu lernejo kaj mi pensis, ke estus bele se ankaǔ en aliaj lokoj publikaj aǔ ne de Pekino oni farus same, ekzemple en parkoj, muzeoj, malsanulejoj, restoracioj kaj tiel plu.

 


Tri-lingva ŝildeto apud la pordo de la kunvenejo. Multaj aliaj ĉambroj havas similajn trilingvajn ŝildetojn. 

 

    Ni tagmanĝis kune kun la lernejestro, kiu kvankam ne scipovas Esperanton, subtenas ĝian instruadon en la lernejo. Eble li konvinkiĝis pri la pedagogiaj virtoj de la lingvo kaj certe rimarkis, ke la infanoj ege amuziĝas lernante ĝin. Do, ekde 2010 en la lernejo eblas instrui kaj lerni la internacian lingvon, kiun instruas s-ino Yang Hongyan, instruistino de la angla lingvo. Tio okazas unufoje ĉiusemajne kaj la leciono daǔras pli –malpli unu horon. Certe la tempo estas malmulta, pri tio ni ĉiuj konsentis, tamen tiu leciono jam estas io konkreta, eĉ fruktodona ni opinias. En Ĉinio oni diras, ke longa vojaĝo komenciĝas per unu paŝo. Paŝon post paŝo oni atingas la celon, se oni dumvoje ne perdas paciencon kaj esperon. Bonŝance ekzistas kelkaj vivantaj ekzemploj, kiuj instigas daǔrigi nian klopodadon.

 


Dum la tagmanĝo: profesoro Li Wei Lun, la lernejestro S-ro Yan Wei kaj mi 

 

    En la klasĉambro la leciono komenciĝis: la infanoj, legante la verdan kursan libreton, kantis ĥore esperante gvidataj de sia instruistino. Profesoro Li aldonis sian voĉon al la ĥoro sidante kune kun la gelernantoj kaj mi sidis apud li. Mi sentis, ke mi estis partoprenanta vere ion specialan, kiun mi neniam forgesos. Eble kelkaj el la tieaj infanoj fariĝos poste bonaj esperantistoj/inoj, kiuj iel kontribuos al nia Movado. Por kelkaj aliaj Esperanto estas kaj estos helpilo en la studado de fremdaj lingvoj, precipe la eǔropaj (la infanoj tie lernas la anglan kaj supozeble daǔrigos ĝian lernadon dum la sekvaj jaroj). Mi aǔdis de ili mem, ke Esperanto estas por ili pli facila ol la angla, kiu fakte havas multajn neregulaĵojn. Certe por ĉiuj tiuj infanoj Esperanto estas nun amuza tempo kaj eble estos ĉiam bela memoraĵo de ilia infaneco.

 


Dum la kurso: la infanoj kantas esperante. 

 

    Post la kantetoj duope la infanoj antaǔ la klaso faris iom da konversacio esperante: "Saluton! Saluton al vi! Kiel vi fartas? Kien vi iras? Mi akompanas vin!" ktp. Aldone unu demandis la alian "kiom estas du kaj du? Kaj du kaj tri..?" Iu knabineto ankaǔ min demandis kun iomete da infana malico "kiom estas naǔdek kaj kvindek?" "Cent kvardek!" mi diris, la adoltoj konfirmis kaj ŝi surpriziĝis pro mia tuja bona respondo. Eble mi devis ankaǔ diri al ŝi, ke kiam mi aĝis sep aǔ ok jarojn matematiko estis mia koŝmaro.

 


 La infanoj duope interparoletas Esperante. 

 

    Profesoro Li gvidis la duan parton de la leciono kaj invitis min interparoli esperante kun la infanoj. Mi tion faris kaj la profesoro tradukis ĉiun frazon. Mi demandis la infanojn kaj ili demandis min pri ĝeneralaj aferoj. Mi diris, ke mi estas italo, do kie estas mia lando. Mi substrekis, ke per Esperanto ili povas amikiĝi kaj amuziĝi kun infanoj el la tuta mondo, ke poste eble Eo donos al ili ŝancojn multe vojaĝi kaj agrable turismumi. Mi rakontis al ili kiom da belaj aventuroj tra la mondo mi havis kaj havas per Eo, kiel ekzemple mia unujara viv-sperto en Pekino. Kiel ĉiam mi multe parolis, sed ŝajne ili atente kaj scivoleme aǔskultis min, kvazaǔ fabelojn mi estis rakontanta. Profesoro Li tradukis kaj aldonis klarigojn, same kiel li faras kun siaj gestudentoj en la Universitato, kun la sama plezuro kaj pasio transdoni scion pri lingvoj kaj humanecon, kiu laǔ mi estas grava parto de ĉia instruado.

 


Mi, apud la profesoro, aktive partoprenas la kurson. 

 

    Post la leciono sekvis babilado kaj kafo-trinkado en la oficejo de la instruistinoj de la angla lingvo, ili estas kvin aǔ ses, multnombraj mi opinias, se mi konsideras, ke dum miaj element-lernejaj jaroj, en la dua duono de la 80-aj jaroj en Romo, ni havis, se mi bone memoras, nur unu instruistino por la tuta lernejo. Ŝi estis s-ino el Britio kaj mi ege ĝuis ŝiajn lecionojn. Post iom da tempo okazis, ke kelkaj el la gepatroj de la infanoj de mia klaso plendis pri la instruado de la angla lingvo, ĉar laǔ ili tio estis ne necesa afero, perdo de tempo: "ni estas italoj, ni loĝas en Italio, do ni parolu itale!". Ekde tiam ne plu eblis okazigi lecionojn de la angla lingvo por la tuta klaso de lundo ĝis vendredo. Iu patrino hazardis proponon: la infanoj, kiuj deziras daǔre lerni la anglan, povus tion fari sabate matene, ĉu ne? La lernejestrino kaj la afabla instruistino el Britio konsentis. Ni scivolemaj infanoj estis malmultaj kaj niaj gepatroj devis eĉ iom pagi, sed finfine post kelkaj kvereloj ni rajtis daǔrigi nian sopiratan lernadon. Tiam ni ankaǔ kantis, angle, por pli amuze memori vortojn kaj frazojn. Bela ludo estis por ni kaj vere ege utila. Certe tiuj infanoj de la lernejo "Eterna Paco" havas bonŝancon: ĉiuj rajtas senpage lerni la anglan kaj eĉ Esperanton, se ili tion deziras.

 


La gelernantoj, profesoro Li Weilun, mi kaj la instruistino, s-inoYang Hongyan  

 

    Dum unu horeto en tiu oficejo mi iom pli konatiĝis kun s-ino Yang Hongyan, mirinda instruistino, kiu konstante kaj entuziasme instruas nian lingvon. Dum mia vojaĝo tra Esperantujo oftaj estas la seniluziiĝoj, tamen multegaj estas la agrablaj surprizoj, ankaǔ ĉi tie en Ĉinio, multe dank' al profesoro Li Weilun, kies senĉesa klopodado donis al la loka Movado multajn Esperanto-instruistojn.

 

    Kiel kutime ili petis min skribi ion en la notlibro de la gastoj: mi dankis profesoron Li pro la vizito al la lernejo kaj aldone rimarkis, ke tiaj okazaĵoj estas ĉiam bela interŝanĝo de scioj kaj emocioj, ambaǔflanke fruktodona.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments