Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉina reformado vekas atenton de la tuta mondo

| 2013-11-13
Bookmark and Share

de LIN PENGFEI

 


Pekina konferenco de la Konsilio por la 21-a Jarcento

 

    Ampleksa raporto el la ĉina ĵurnalo Tergloba Epoko: "Ĉinio ne fermos la malfermitan pordon nek falos en la kaptilon de la tiel nomataj mez-enspezaj landoj." Franca novaĵ-agentejo AFP raportis en la 3a de novembro, ke la ĉina prezidanto Xi Jinping denove montris sian fidon al la daŭripova kaj sana disvolviĝo de la ĉina ekonomio. La baldaŭ okazonta Tria Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio prezentos ampleksan reform-programon kaj faros ĝeneralan aranĝon por profundigi la reformon. La ĉina ĉefministro Li Keqiang atentigis, ke Ĉinio amplekse profundigos plu reformadon kaj malfermon. Eksterlandaj amaskomunikiloj opinias, ke la memfido de la ĉinaj ŝtatgvidantoj antaŭ la Tria Plena Sesio sendas signalon al la mondo, ke en la venontaj dek jaroj Ĉinio persistos plu en la reformado.

 

    De la 1-a ĝis la 3-a de novembro okazis la Pekina Konferenco de la Konsilio por la 21-a Jarcento. En la 2-a tago de la konferenco la ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun eksterlandaj ĉeestantoj en la Popola Halo. Li emfazis, ke oni diskutos pri ampleksa profundigo de reformado en la Tria Plena Sesio. En la inaŭguro de la konferenco la ĉefministro Li Keqiang faris prelegon sub la titolo "Ĉinio en Ŝanĝiĝanta Mondo". Dum la prelego li elmontris la decidemon de Ĉinio persisti en la reformado. La konferenco mem havis la temon " bone kompreni Ĉinion". Dum la tri tagoj oni diskutis pri la temoj: nova monda framo, daŭra prosperiĝo de la ĉina ekonomio, decidofaro de Ĉinio kaj starigo de tutflanka intereso-komunumo. Raportisto de la Tergloba Epoko diris, ke oni faris varman kaj plenan diskuton pri tiaj temoj kiaj: kion atendas la okcidentaj landoj de la reformado de Ĉinio, kaj kiajn ŝanĝojn Ĉinio volas vidi en internaciaj reguloj. Oni surpriziĝis, ke la ĉina prezidanto Xi Jinping la unua menciis la politikan reformadon de Ĉinio dum la renkontiĝo, kaj pro tio ili pli multe atendas la ampleksan planon de reformado, publikigotan en la Tria Plena Sesio.

 

    Krom ĉeestantoj de la konferenco, multaj amaskomunikiloj el diversaj landoj montris grandan atenton al la reformado-signalo sendita de la ĉinaj ŝtatgvidantoj. La plej freŝa numero de la brita gazeto Ekonomisto aperigis artikolon pri novaj politikoj publikigotaj de Ĉinio. La artikolo atendas multon de la baldaŭ okazonta Tria Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj opinias, ke la Tria Plena Sesio publikigos novajn politikojn pri agra reformado en la kamparo kaj ŝtataj entreprenoj en urboj, kaj ke, tio estos la du gravaj faktoroj decidantaj la estontajn evoluigon kaj reformadon de Ĉinio.

 

    "La okazonta sesio bildigos la grandiozan planon de la reformado kaj disvolvado de Ĉinio en la venontaj dek jaroj." La 3-an de novembro la sudkorea ĵurnalo Ekonomika Tagĵurnalo raportis, ke la ĉina prezidanto Xi Jinping diris lastatempe, ke Ĉinio baldaŭ publikigos vere frapajn rimedojn de la reformado. Iuj komentas, ke tio signas, ke eble publikiĝos la plej fortaj rimedoj de post 1978, kiam Ĉinio komencis la reformadon kaj pordomalfermon sub la iniciato de Deng Xiaoping. La Tria Plena Sesio fokusiĝos al tri kernaj demandoj, t.e. ekonomio, administra sistemo kaj batalo kontraŭ korupto, dum prioritata estos la reformado al financo, tero, imposto kaj ŝtataj entreprenoj.

 

    La Rusa Komerco-Konsiliĝa Tagĵurnalo en la 2a de novembro publikigis artikolon sub la titolo "Ĉinio ne falos en la kaptilon de la tiel nomataj mez-enspezaj landoj". Ĝi komentis, ke la ĉina prezidanto Xi Jinping firme kredas, ke la ĉina ekonomio eniros en la fazon de forta kresko. Oni rimarkigis, ke pro la malpliiĝo de la internacia konsumado, malrapidiĝis la ĉina ekonomia kresko. Tial en la Tria Plena Sesio okazonta de la 9a ĝis la 12a de novembro oni diskutos pri senprecedenca reformado, por ke la ĉina ekonomio estu sur la vojo de nova disvolva modelo.

 

    La artikolo de la sudkorea ĵurnalo Chosun Ilbo en la 3-a de novembro diris, ke la antaŭaj Triaj Plenaj Sesioj publikigis decidajn politikojn, kiuj ŝanĝis la destinon de Ĉinio, tial la tuta mondo multe atentas ankaŭ la ĉi-jaran Trian Plenan Sesion. Analizistoj montris, ke ekde ĉi tiu jaro la ĉina registaro publikigis kelkajn grandajn rimedojn, inkluzive de nuligo kaj malcentralizo de pli ol 200 administraj sankci-rajtoj, starigo de Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono, nuligo de kapitalo por entrepreno-registrado ktp, tial la venonta reformado estos "senprecedence" granda kaj ampleksa.

 

    Dum la tri tagoj de la konferenco la raportisto de la Tergloba Epoko povis percepti komunan konstaton de la ĉeestantoj, ke la sukceso de la ĉina reformado ne nur profitigas la ĉinan popolon, sed ankaŭ havigas ŝancon al la mondo. La sekva paŝo de la ĉina reformado estos ampleksa, sed ne nur restos sur la ekonomia tavolo. Ili ankaŭ kredis, ke la ĉina politika reformado ne povos tute ŝanĝi la nunan reĝimon, kaj starigi novan reĝimon, sed probable per reformado faros la nunan reĝimon kaj regadon pli efikaj. Tiusence la okcidentaj landoj devas respekti kaj kompreni Ĉinion.

 

    "La Tria Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio adoptos la gravan reform-planon de Xi Jinping kaj Li Keqiang, kaj novaj rimedoj de la reformado estos la kernaj politikoj ene de ilia ofic-periodo. Artikolo de la brita ĵurnalo Financa Epoko atentigis: "Estas eraro, ke iu ajn persono aŭ ŝtato subtaksu la memfidon kaj kapablon de la ĉina nova ŝtatgvidantaro en la ekonomia kaj financa reformado."

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments