El Popola Ĉinio>头条新闻>

La komuna milit-ekzercado inter Ĉinio kaj Usono okazas en Havajo

| 2013-11-14
Bookmark and Share


Ĉinaj armeanoj partoprenontaj en la komuna ekzercado antaŭ la ekveturo  

 

    Inter la 12-a kaj la 14-a de novembro, laŭ plano de la ĉina kaj usona armeoj la dulandaj armeoj organizas la unuan komunan ekzercadon pri humanisma savado kaj katastrofa reduktado en Havajo de Usono. Tio estas la unua fojo por la ĉina armeo.

 

    La ĉi-foja ekzercado enhavas montradon de ekipaĵoj, interŝanĝon de teknika kapableco kaj komunan agadon. La komuna agado estos disvolvita en la fono, ke okazis en iu lando forta tertremo, kiu kaŭzis seriozan vundiĝon kaj morton de homoj, sekve de tio la lando petis Ĉinion kaj Usonon sendi specialajn fortojn por savado. La armeanoj partoprenantaj en la ekzercado devas fari serĉadon de suferantoj, fari savadon en mallarĝaj trairejoj kaj en la aero kaj medicinan savadon.

 

    Samuel Locklear, komandanto de la Usona Pacifika Komandejo, diris, ke Usono esperas daŭre profundigi la kunlaborojn inter la du armeoj per la ekzercado. Li diris, ke la humanismaj savado kaj helpado estas la kampo, en kiu la landoj en la Azi-Pacifika regiono havas komunajn interesojn, la komuna ekzercado estos utila por la usona armeo kaj por la ĉina pli bone fari savadon post katastrofoj, estos utila al la reciprokaj kompreno kaj fido de la du flankoj kaj al la rilatoj inter la du armeoj.

 

    En la unua duonjaro de la kuranta jaro ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Usonon. La dulandaj gvidantoj atingis la gravan komunan konon -- la dulandaj armeoj devas intensigi reciprokajn interŝanĝojn. La ĉina kaj usona armeoj plenumas la komunan konon kaj pozitive antaŭenpuŝas militajn interŝanĝojn de la du landoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments