El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio subtenas interkonsenton de Sudano kaj Sud-Sudano

| 2013-11-14
Bookmark and Share


Liu Jieyi parolas al amaskomunikiloj.  

 

    La 11-an de novembro, Liu Jieyi, ĉimonata deĵoranta prezidanto de la Konsilio de Sekureco (KS) de UN kaj ĉina konstanta delegito en UN, diris, ke Ĉinio subtenas interkonsenton de Sudano kaj Sud-Sudano por solvi problemon kaj plibonigi interrilatojn.

 

    KS malforme diskutis pri problemoj inter Sudano kaj Sud-Sudano, kaj la sekretariejo de UN raportis pri la situacio de la du landoj. Post la diskutado, li diskonigis al amaskomunikiloj la detalan informon kaj la opinion de Ĉinio.

 

    Liu esprimis, ke KS alte atentas pri iliaj problemoj. Lastatempe la dulandaj prezidentoj intervidiĝis kaj interkonsentis pri problemoj de sekureco en nemilitaj landlimoj, malfermo de interlandaj havenoj kaj transportado de petrolo. Ĉinio subtenas, ke la du landoj realigos la interkonsenton por solvi problemojn kaj plibonigi interrilatojn.

 

    Sudano kaj Sud-Sudano jam deklaris, ke ili per dialogoj diskutos pri konstruado de administracia organizo en Abyei, landlima urbo inter la du landoj. La du flankoj devas kune labori, anstataŭ fari unuflankan aktivadon kontraŭ la interkonsento. Ĉinio tre atentas pri la vakcinado de poliomjelito en la provincoj Suda Kordofan kaj Blua Nilo en Sudano. Ĉinio esperas, ke koncernaj flankoj plej frue faros agadon de la humana savado, ĉar la sano de infanoj estas tre grava por la lando.

 

    Sud-Sudano fondiĝis en julio de 2011, sin liberiginte el Sudano. Sed inter la du landoj ekzistas ankoraŭ problemoj de sekureco, landlimo kaj distributo de profito akirita de petrolo. Abyei, kiel disputa regiono, estas superregata de Sudano kaj Sud-Sudano postulas la suverenecon super la loko.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments