Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Ĉinio bezonas reformadon por komuna gajno

| 2013-11-14
Bookmark and Share

de HU ANGANG*

 


La aŭtoro Hu Angang

 

    Ĉinio estas granda disvolviĝanta lando. En la lando estas granda nombro da loĝantoj, la diferencoj inter urboj kaj la kamparo estas grandaj kaj la disvolvaj niveloj en malsamaj regionoj estas neekvilibraj. Nuntempe la ĉina socio trovas sin en periodo de grandskala transformado. Tial starigante celon pri reformado, ellaborante rilatajn projektojn kaj elektante vojon pri reformado oni devas ne nur konsideri ekonomian efikecon kaj ekonomian profiton, sed ankaŭ doni pli multe da atento al la justeco, harmonio kaj stabileco de la socio, persiste fari unuecan planadon, reguligi rilatojn inter diversaj interesoj, plene disvolvi la avantaĝojn de la socialisma sistemo por ke la popolanoj kune profitu kaj komune riĉiĝu.

 

    Ĉinio bezonas justan reformadon. Rigardante el la teoria vidpunkto, justeco kaj efikeco estas paro da kontraŭdiroj, sed ili ne estas absolute kontraŭaj unu al la alia kaj estas unuigeblaj. Tio dependos, ĉu la reformado estas justa, ekvilibra kaj plenampleksa. Rigardante el la praktika vidpunkto, la reformado en Ĉinio spertis du periodojn. Dum la unua periodo, kiu komenciĝis post la Tria Plena Sesio de la 14-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta en novembro de 1993, oni prenis efikecon kiel la unuan kaj samtempe konsideris justecon, donis atenton al la problemo pri ekscesa grandiĝo de difenrencoj en la enspezo inter partaj membroj de la socio. Dum la dua periodo, kiu komenciĝis post la Tria Plena Sesio de la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio okazinta en oktobro de 2003, Ĉinio prenis komunan riĉiĝon kiel sian celon. Dank' al tio la enspezo de la loĝantaro de Ĉinio pli-ol-10-oble kreskis kalkulate laŭ la konstanta prezo, sed senĉese grandiĝis ankaŭ la Gini-a koeficiento, kiu en la jaro 2008 atingis la pinton de 0.494 nespertitan dum la ĝis-tiama periodo de reformado kaj pordomalfermo. En la jaro 2012 ĝi malkreskis je 0.474, sed tamen ankoraŭ superas la internacian alarman linion de 0.40. Tio montris, ke "prepari grandan kukon" estas relative facile, sed bone dividi ĝin estas tre malfacile. Tial en la venontaj 10 jaroj oni devas meti la socian justecon en pli prioritatan pozicion por garantii daŭran malkreskon de la Gini-a koeficiento. Tio estos la baza direkto de la ĉina reformado, kaj ankaŭ estos marko de sukceso de la reformado.

 

    Ĉinio bezonas reformadon reciproke utilan kaj komune gajnodonan. La reformado estas por reguligi dispozicion de interesoj kaj ne signifas, ke iuj gajnos profitojn, kaj aliaj perdos siajn interesojn. Reformado estas por reciproka ulito kaj komuna gajno. Estis sukcesa la reformado en la kamparo de Ĉinio inter la jaroj 1978 kaj 1984. Dank' al la reformado la enspezo de la kamparanoj 1.5-oble kreskis kaj meznombre pliiĝis je 16.5% ĉiujare, kaj la enspeza diferenco inter urboj kaj la kamparo malgrandiĝis de 2.57 obloj al 1.84 obloj. La nuna ĉina reformado estas por ke la 1.3 miliardoj da popolanoj kune profitu kaj kune dividu rezultojn de la reformado.

 

    Ĉinio bezonas reformadon, kies rezulto estos komune ĝuebla. La celo de la reformado estas liberigi kaj disvolvi produktajn fortojn. Ĝia fina celo estas por ke 1.3 miliardoj da popolanoj kune havu disvolvajn ŝancojn, kune altigu disvolvajn kapablojn, kune levu disvolvajn nivelojn kaj kune dividu disvolvajn rezultojn. Plej grave estas grandigi la investon por akceli ĉiuflankan disvolviĝon de la tuta popolo. Unue, oni devas profundigi sintezan reformadon en la eduka kampo, perfektigi la sistemon de dumviva edukado kaj starigi la lerneman socion. Due, oni devas perfektigi kurac-garantian sistemon favorantan al la tuta popolo kaj politikojn pri sanigo de la popolo kaj reformi la sistemon pri superrigardado de sekureco de nutraĵoj kaj medikamentoj. Trie, oni devas perfektigi la sistemon pri laboriga servo en urboj, konstrui harmoniajn labor-rilatojn. Tio metos fundamenton de homforta kapitalo por esenca justeco.

 

    Ĉinio bezonas komune riĉigan reformadon. Tio estas ĝusta direkto de la reformado kaj normo por juĝi la reformadon. La grava marko de la periodo, en kiu parto de homoj "la unuaj riĉiĝis", al la periodo, en kiu ĉiuj homoj "komune riĉiĝis", estas apero de la granda konverĝeco en kvar flankoj: konverĝeco de la nivelo de la ekonomia disvolvo en diversaj regionoj, tiu de la enspeza nivelo kaj vivkvalito de loĝantoj en urboj kaj la kamparo, tiu de la nivelo de la publika servo en diversaj regionoj kaj tiu de la indico de la homa disvolvado, kiu mezuras la nivelon de la socia sinteza disvolvo. En la estonteco konverĝos la malneta enlanda produkto, kiu mezuras la nivelon de la ekonomia disvolvo, la pokapa financa enspezo, Engel-koeficiento de urboj kaj la kamparo, kiu juĝas la nivelon de la socia disvolvo, antaŭvidata vivdaŭro de la loĝantaro, averaĝaj jaroj de edukado de la ŝtatanoj kaj la indico de la homa disvolvo.

 

    Resume, pli ol 30 jarojn post ekpraktikado de la reformado en Ĉinio, la ĉina popolo bezonas justan reformadon kaj la reformadon por reciproka utilo, komuna gajno, kundivido kaj kunriĉiĝo. Nur tiel la reformado povos ricevi komprenon kaj subtenon de la popolo. Tia reformado povos ricevi plej grandajn profitojn kontraŭ la plej malgrandaj kostoj, utili al regado de la ŝtato kaj garantii la harmonion de la socio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

* Hu Angang estas profesoro kaj studdirektoro de doktoriĝantaj studentoj de la Instituto de Publika Administrado sub la Universitato Tsinghua kaj direktoro de ĝia Instituto de Studoj pri Ĉinio.

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments