El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino la 15-a Premi-dona Ceremonio de Ĉinaj Patentitaj Premioj

| 2013-11-14
Bookmark and Share


En la premidona ceremonio

 

    La 11-an de novembro solene inaŭguriĝis en Pekino la 12-a Premi-dona Ceremonio por Ĉinaj Elstaraj Patentitaj Inventoj kaj Industriaj Dezajnoj. La ceremonio estas kunorganizita de la Ĉina Ŝtata Buroo pri Rajto de Intelektaj Proprietoj kaj la Monda Organizo pri Rajto de Intelektaj Proprietoj kun la celo por honori la patentrajtajn posedantojn, inventintojn kaj desegnantojn kiuj pozitive utiligis la intelektan proprieton, antaŭenpuŝis la teknikan kreivecon kaj faris elstarajn kontribuojn al la evoluo de la ekonomio kaj al tiu de la socio.

 

    Francis Gurry, ĝenerala direktoro de la menciita organizo, ĉeestis al la ceremonio kaj faris salutparolon. Ankaŭ faris prelegon la estro de la ĉina buroo Tian Lipu.

 

    Francis Gurry alte taksis la rapidan disvolvon de la intelekta proprieto en Ĉinio. Li, kune kun Tian Lipu, donis la orajn premiojn por inventoj kaj la orajn premiojn por desegno de ekstera aspekto.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments