El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio estis elektita kiel membrolando de la Homrajta Konsilio de UN

| 2013-11-15
Bookmark and Share


John Ashe (maldekstre), prezidanto de la 68-a Ĝenerala Asembleo de UN, faras anoncon pri la elekto.

 

    La 12-an de novembro (laŭ la loka tempo) la 68-a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj okazigis kunvenon por reelekti la membrolandojn de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. Per 176 voĉoj Ĉinio estis elektita kiel membrolando de la konsilio kun oficperiodo de la jaro 2014 ĝis la jaro 2016.

 

    Wang Min, vicdelegito de la konstanta misio de Ĉinio al la Unuiĝintaj Nacioj diris post la elektado, ke la ĉina registaro ege zorgas la realiĝon de kaj protektadon al la homaj rajtoj, kaj akiris distingiĝan sukceson, samtempe la lando pozitive okazigas kunlaborojn en tiu ĉi kampo.

 

    Wang Min montris, ke Ĉinio volas pri funde partopreni en la laborojn de la konsilio, ludi kreivan rolon, antaŭenpuŝi koncernajn interparolojn kaj kunlaborojn kaj oponi la kontraŭecon kaj fort-premon por pli multe kontribui al la sana disvolvado de la internaciaj homrajtaj aferoj. La ĉi-foja elektito de Ĉinio sufiĉe montris la konsenton de la internacia socio al la granda sukceso de la lando gajnita en la homrajta kampo.

 

    La Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj stariĝis en la jaro 2006, ĝi estas iama homrajta komitato de la Unuiĝintaj Nacioj. La konsilio estas la ĉefa koncerna organizo de la Unuiĝintaj Nacioj kun la ĉefsidejo en Ĝenevo. La konsilio havas 47 sidojn inter kiuj 13 apartenas al la landoj de Azio kaj Afriko, 8 al tiuj de la regionoj Latin-amerika kaj Kariba, 6 al tiuj de Orienta Eŭropo, 7 al tiuj de Okcidenta Eŭropo kaj aliaj lokoj.

 

    Ĉifoje kune kun Ĉinio estis elektita ankaŭ Alĝerio, Maroko, Namibio, Sud-Afriko, Maldivoj, Saŭda Arabio, Vjetnamio, Rusio, Makedonio, Kubo, Meksiko, Francio kaj Britio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments