El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana ĉefministro skribis dankan leteron al ĉina studento

| 2013-11-15
Bookmark and Share


Japana ĉefministro Shinzo Abe (dekstre) esprimas dankon al ĉina studento Yan Jun (la dua de dekstre).

 

    La 13-an de novembro en Tokio, la japana registaro donis medalon al ĉina studento Yan Jun, kiu savis japanan knabon falintan en riveron, kaj la japana ĉefministro skribis al li dankan leteron.

 

    Samtage, estro de la Japana Nacia Publika Sekureca Komisiono donis al li medalon "Ruĝa Rubando", la plej alta premio donita al tiu, kiu savas alies vivon malgraŭ la sia. Oni fondis la premion en la jaro 1881, kaj Yan Jun estas la unua alilandano, kiu ricevis ĝin. Poste, la japana imperiestro intervidiĝis kun medalo-ricevinto. Li parolis kun Yan Jun kaj laŭdis lin pro lia kuraĝo.

 

    Japana ĉefministro Shinzo Abe skribis en la danka letero "Mi kore dankas vin pro via kuraĝa savado. Tio kion vi faris estas bona ekzemplo por la japanaj junuloj."

 

    Yan Jun diris, ke li estas tre ĝoja ricevi tiujn honorojn, sed li volas danki aliajn homojn ĉe la rivero, ĉar ili donis multe da helpoj al la sukcesa savado.

 

    En la 16-a de septembro en la japana urbo Osaka influita de tajfuno, la rivero rapide fluis. Iu 9-jara knabo falis en ĝin, kiam Yan Jun pasis preter la loko. Li dufoje saltis en la riveron kaj savis lian vivon. Yan, 26-jara, venas el Ŝanhajo, estas en Japanio jam 2 jarojn kaj eniros en la Osakan Universitaton aprile de la venonta jaro.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments