Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Alilandaj amaskomunikiloj raportas pri la inaŭguro de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ

| 2013-11-15
Bookmark and Share

de ZHONG XIN

 

    La 9-an de novembro inaŭguriĝis la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Pekino. La sesio kiu "decidos la politikojn en la estontaj 5-10 jaroj de Ĉinio" allogis la rigardojn de multaj eksterlandaj amaskomunikiloj. Ili diris, ke la ĉina gvidantaro jam antaŭdiris, ke ĉi-foja sesio decidos gravajn paŝojn pri la ĉina reformado, montros la ĝeneralan direkton por la ĉina evoluo kaj certigos la solvojn de la diversaj defioj kaj problemoj nun vizaĝataj de Ĉinio. La sesio havas gravan signifon por la lando kaj eĉ por la tuta mondo.

 

    La gravaj amaskomunikiloj, ekzemple la novaĵ-agentejo France-Presse, la usona novaĵ-agentejo Associated Press, la brita kompanio BBC kaj aliaj, raportis pri la inaŭguro de la sesio en la 9-a de novembro kaj montris sian atenton al la enhavoj kaj temoj de la sesio.

 


La retpaĝo de la novaĵ-agentejo France-Presse pri la inaŭguro de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ)  

 

    La novaĵ-agentejo France-Presse raportis, ke KPĈ okazigis la gravan kunvenon kiu havas la ekonomian reformadon kiel la gravan punkton. La sesio faros "orientadon" al la ekonomiaj politikoj de la nova registaro. La raporto citis la informojn publikigitajn de la ĉina novaĵ-agentejo Xinhua kaj diris, ke en la kunveno oni diskutos pri la gravaj temoj pri profundigo de la reformado.

 

    La usona novaĵ-agentejo Associated Press raportis, ke en la 4-taga kunveno oni faros diskutadon pri profundigo de la reformo kaj aliaj gravaj problemoj, kaj montris, ke nun Ĉinio vizaĝas kontraŭ la premo de disvolva modelo, kaj la ĉina gvidantaro prezentos perspektivon de la ekonomio en la sesio.

 

    Ĝi diris ankaŭ, ke Xi Jinping, ŝtatprezidanto de Ĉinio, kaj Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, jam promesis efektivigon de la ekonomia transformiĝo en la ĉinaj oficialaj amaskomunikiloj. Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, diris, ke la sfero kaj forteco de la reformado nove lanĉita en la sesio certe estos "senprecedenca".

 

    La inform-agentejo Reuters diris, ke la diskutoj pri profundigo de la reformo en la sesio decidos la politikan direkton por la venontaj 5 ĝis 10 jaroj, pro tio ĝi estas vaste atentata. Li Keqiang faris sinsekvajn paroladojn en la lastaj tagoj por esprimi la gravecon de teno de la racia spaco de ekonomia kreskado, kaj li esplikis, ke simpligo de registaraj institucioj kaj malcentralizo de la povoj kiuj celas liberigi la mikroskopan forton de la ekonomio, povas estis komprenita kiel "antaŭanonco" de la 3-a Plena Sesio en kiu oni antaŭenpuŝos la reformadon.

 

    La usona ĵurnalo Wall Street aparte atentas la "plej ŝlosilan" komunikon publikigotan en la venonta semajno. Ĝia raporto opinias, ke la komuniko estos resumo de la konkludoj de la sesio, ĝi eble difinos la ĝeneralan direkton kaj montros la solvojn de la diversaj defioj frontitaj de la ekonomia kreskado kaj problemoj pri malekvilibro akumulitaj dum la kelkdek-jara rapida kreskado.

 

    La brita kompanio BBC antaŭe faris diskonigon pri la diskutotaj problemoj kaj reformaj rimedoj kun la titolo "Kial la 3-a Plena Sesio estas grava". Ankaŭ en sia retpaĝo ĝi raportis pri la inaŭguro kaj diris, ke Xi Jinping jam antaŭdiris, ke oni faros ĝeneralan aranĝon pri ĉiuflanka profundigo de la reformado en la sesio.

 

    BBC diris, ke en la sesio oni "elmetos gravajn rimedojn por la reformado en la kampoj ekonomia, financa, socia kaj aliaj", kaj ĝuste pro tio la sesio estas vaste atentata en- kaj eksterlande.

 

    BBC diris ankaŭ, ke antaŭ la sesio Xi Jinping kaj Li Keqiang vizitis multajn lokojn por inspekti kaj informiĝi pri popola vivo kaj evolua bezono. Dume Xi Jinping multfoje emfazis pri reformado kaj pri farado de la ŝtata administrado per la spirito de reformado kaj kreiveco.

 

    La koncerna artikolo de BBC montris ankoraŭ, ke la sesio publikigos la planon de Ĉinio en la futuraj 5 ĝis 10 jaroj, sed la politiko kaj ĝia praktikado estas pli grava, kaj por havi la veran trarompon de la reformado la aŭtoritatoj nepre devas havi "la bravecon por rompi la nunan situacion" .

 

    La artikolo de la singapura ĵurnalo Lianhe Zaobao diris, ke la sesio ĉiuflanke prezentos la ideon pri la reformado de la ĉina nova gvidantaro. Antaŭ la okaziĝo de la sesio oni jam komencis varme diskuti pri la reformado, ankaŭ la ĉina gvdantaro multefoje elblovis la informojn pri la antaŭenpuŝado de reformado en- kaj eksterlande, tio "iagrade grandigis la esperon de la publiko".

 

    La usona ĵurnalo Washington Post raportis, ke la sesio havas gravan signifon por Ĉinio kaj la tuta mondo. Se la sesia rezolucio estos aprobita, la ĉina registaro aplikos rimedojn por pluapaŝe malfermi la ĉinan ekonomion kaj instigos la konsumadon de la popolanoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments