Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Kurantaj Aferoj

5 ŝlosilaj punktoj de la nova projekto por la ĉina reformado

| 2013-11-15
Bookmark and Share

    La pli profunda reformado en Ĉinio estas komencita, ĝi jam gajnis evidentan sukceson pri kontraŭkorupta rimedo ekde la komenco de la jaro 2013, kaj dumtempe la administra potenco estas limigita, oni liberigis koncernajn prezojn kaj regas la valutan politikon.

 

    Nun la modelon de la ekonomia kresko urĝe devas esti ŝanĝita. Ĉinio kaj la tuta mondo esperas, ke grava novigo aperos en pinta projektado pri la profunda reformado en kelkaj problemoj pri la ĝenerala situacio de ekonomio. La 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) certe ludos pozitivan rolon en la procezo de konkerado por la reformado. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, montris, ke Ĉinio devas bone trakti la rilatojn inter la reformado, disvolvado kaj stabileco, kaj pluapaŝe liberigi la penson, elvolvi kaj evoluigi la produktivan forton de la socio kaj pliigi la socian kreivecon per pli grandaj politikaj braveco kaj saĝo.

 

    Lastatempe la Evolu-esplora Centro sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis ĝeneralan raporton submetitan al la menciita sesio pri la projekto por la reformado kiu entenas la penslinion de la reformado, 8 gravajn kampojn kaj 3 koncernajn kombinaĵojn kaj desegnas detalan mapon de la nova reformado. La raporto tuŝas ĉiujn flankojn, kaj ili povas esti resumitaj en jenaj 5 ŝlosilaj punktoj:

 

    Ter-reformado: Rajtokonfirmo estas fundamento

 

    La reformado koncernanta la teron estas grava parto de la raporto.

 


Borso pri laŭkontraktaj administraj rajtoj koncernantaj al la tero en la kamparo de Ĉinio  

 

    Zhou Qiren, direktoro de la Instituto pri la Ŝtata Evoluado sub la Pekina Universitato, diris, ke la nova reformado daŭrigos rajtokonfirmon, diplomadon kaj registradon en la kamparo, daŭre renovigos la manieron de transigo de la laŭkontrakta administra rajto, ekzemple, oni povus kunligi ĝin kun novaj financaĵoj per konfido, hipoteko kaj aliaj manieroj, por altigi la kapitalan profitecon por la kamparanoj. Tamen la transigo de la tero por kolektiva konstruado kaj la hejma tereno ne estos tiel facila kiel la menciita transigo.

 

    Li diris, ke la rajtokonfirmo estas baza kondiĉo de la nova ter-reformado, ĉar la cirkulado kaj merkata negoco povas efektiviĝi nur post kiam oni firmigas la terkoncernajn rajtojn per registrado, diplomado kaj aliaj konkretigoj; alie aperus malklareco de la rajto, kontraŭreguleco de la negoco, netravidebleco de koncerna merkato kaj tiel plu.

 

    Enspeza reformado: devas unue distingi kiuj riĉas kaj kiuj malriĉas

 


Ĉina ekonomikisto Li Yining kiu menciis pri la nova koncepto de enspeza reformado  

 

    Unu el la ŝlosilaj punktoj en la nova reformado estas ĝuste la enspeza reformado, kiu celas redukti la distancon inter riĉeco kaj malriĉeco. Oni establis la naciajn fundamentajn socigarantiajn manierojn por perfektigi la soci-asekuran sistemon en urbo kaj en vilaĝo per la rimedo por pliigi la imposton al la alt-enspeza tavolo kaj fari transigan pagon por la malalt-enspeza.

 

    Estas malfacile por la registaro statistiki individuajn enspezojn, se ne paroli pri ampleksa datumo de privataj havaĵoj. Hastigo de la koncerna reformado eble kaŭzus damaĝon al homoj meze enspezantaj kaj malriĉuloj.

 

    Li Hua, direktoro de la financa fakultato de la Shandong-a Universitato, opinias, ke la premiso estas, ke oni devas unue distingi kiuj estas riĉaj, dum kiuj -- malriĉaj, alie oni ne povus trafe trakti la problemon. Precipe, ke en la lastaj jaroj ege ŝanĝiĝis la strukturo de la publikaj posedaĵoj. La tradicia statistiko ne povas objektive speguli la veran nivelon de privataj havaĵoj.

 

    Financa reformado: kontraŭdanĝera antaŭgardo estas la plej grava

 

    Laŭ la raporto, oni antaŭenpuŝos la financan reformadon kun malaltigo de la enfinanciga sojlo kaj kun akcelo de intereza kaj kurza merkatigoj kiel la ĉefaj punktoj.

 


La Financa Centro de Ĉinio en Ŝanhajo 

 

    Guan Qingyou, vicdirektoro de la Borsa Instituto Minsheng, opinias, ke se la financa risko estas regebla, la financa reformado jam havos bonan medion; se ne, oni eble endanĝerigus la makroskopan ekonomion kaj la socian stabilecon. Sed nun ankoraŭ mankas sufiĉaj informoj pri la sumo de cirkulantaj kapitalo kaj mono de la lokaj registaroj. Tial oni ne povas ellabori kontraŭdanĝeran mekanikon. Li montris, ke la grava punkto kaj malfacilo de la ĉi-foja reformado kuŝas ankoraŭ en la antaŭenpuŝo de la merkatigo de kapitalo kaj kurzo.Tio estas ankaŭ kerno de la reformado de la financa sistemo.

 

    Imposta reformado: ankoraŭ longa vojo por iri

 

    La ŝlosila punkto por la reformado estas tio, ke oni optimumigu la financan strukturon en- kaj elspezan kaj konsideru samtempe la justecon kaj la efikecon en impostenado. La grava celo de la ĉi-foja reformado devas esti: konstrui daŭrigeblan financ-impostan sistemon ĉefe por la popola vivo. La raporto jam menciis tion, ke oni devas unue rearanĝi la administran povon kun la reordigo de la financa forto en la nova reformado.

 


Ĉina ĉefministro Li Keqiang en la kunsido okazanta en la jaro 2012 por diskuti pri la ekonomia disvolvado kaj pri la financa reformado  

 

    Xu Sheng, vicestro de la Financa Studejo de la Ekonomi-esplora Buroo sub la Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono de Ĉinio, diris, ke en la financa elspezado oni devas teni la principon kontraŭ mallaboremuloj, pli multe zorgi la amason de malalt-enspezaj homoj, la kamparanojn kaj vilaĝanojn, la malsamaj amasoj devas havi malsamajn normojn rilatajn. En la ĉi-foja reformado la loka financo ricevos novajn specojn de impostado, ekzemple de la pormedia kaj aliaj porposedaĵaj. Cetere, oni pligrandigos la sferon de provado pri impostoj biena kaj resursa, kaj ilin perfektigos. Li montris, ke ankaŭ necesas ĉiuflanke solvi diversajn problemojn de la financ-imposta sistemo aperintajn post rapida kreskado en la pasintaj 10 jaroj.

 

    Ŝtat-entreprena reformado: Administra medio estos ŝanĝota

 


La nove starigita Ŝanhaja Liberkomerca Zono  

 

    La raporto diras, ke oni profundigos la reformadon de la sistemo pri ŝtathavaĵa administrado, per redifini la funkcion kaj kapitaligi la ŝtatajn posedaĵojn.

 

    Li Jin, la unua esploristo el la Instituto pri Entreprenoj de Ĉinio, esprimis la opinion, ke la kerna problemo devas esti konkerita en la konkreta manipulado de la reformado.

 

    Li montris, ke la grava punkto de la reformado estas, ke oni devas ŝanĝi la administran medion por la ŝtataj entreprenoj. Ekzemple la altigo de la kosto de la publika servo, redukto kontraŭ la superflua produkto, antaŭenpuŝo de la intereza reformado, permeso al la privata kapitalo eniri en la fakojn fervojan, medicinan kaj aliajn, kaj enkonduko de konkurenco kaj aliaj koncernaj politikoj, ĉio ĉi tio ŝanĝos la cirkonstancon, kiu donas superecon al la ŝtataj entreprenoj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments