El Popola Ĉinio>头条新闻>

Itala pianisto Calogero Di Liberto koncertis en Nankino

| 2013-11-18
Bookmark and Share


Ludas Calogero Di Liberto.

    La 16an de novembro en la muzika halo de la Nankina Universitato de Artoj okazis koncerto de la itala pianisto Calogero Di Liberto. Li ludis klasikajn verkojn de Beethoven, Chopin kaj Liszt, kaj ĉinajn muzikaĵojn Jasmeno, Cent Birdoj Omaĝe al Fenikso. Lia ludo estis emocio-voka, kaj la spektantoj perceptis la ĉarmon de muziko.

 

    La koncerto estis prezento de la ferma ceremonio post kvar brilaj ludoj en pli ol unu monato kadre de la Jiansu-a Internacia Muzik-Festivalo de Pianistaj Majstroj.

 

    En la jaro 1995 Liberto gajnis or-premion de la Chopin-a Internacia Piana Konkurso en Corpus Christi, kaj en la jaro 2001 li gajnis la specialan premion en la Internacia Komponada Konkurso en Madrido, Hispanio. Li eldonis kelkajn solo-albumojn kaj muzikajn librojn. Lia koncerto okazis preskaŭ cent fojojn en la usona Arta Centro de John F. Kennedy, berlina Filharmonia Halo, la ĉina Granda Popola Halo ktp.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments