El Popola Ĉinio>头条新闻>

Foto de sovaĝaj leopardoj de Amur unuafoje publikigita

| 2013-11-18
Bookmark and Share


Foto de la leopardoj de Amur  

 

    La 16-an de novembro, la Monda Sovaĝviva Fondaĵo (MSF) publikigis serion da fotoj kaj videoj de leopardoj de Amur, kiuj unuafoje pruvas, ke la plej endanĝerigitaj bestoj de kato-speco vivas en Ĉinio.

 

    En la 9-a de oktobro, 2013, la fotoj estis faritaj de infraruĝaj fotiloj, instalitaj de MSF kaj la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio.

 

    En la video, virina leopardo promenas en la arbaro, protektanta du infanajn leopardojn, kiuj sajnas tre sanajn kaj viglajn.

 

    Laŭ profesoro de la Nordorienta Forstuma Universitato de Ĉinio, estas la unua fojo, ke oni pruvis ekzistecon de leopardoj de Amur en Ĉinio. La video prezentas, ke la ĝemelaj leopardoj aĝas ĉirkaŭ 6-7 monatojn, kaj la virina leopardo estas ilia patrino.

 

    La nombro de leopardoj de Amur estas multe malpli granda ol tiu de siberiaj tigroj. En la tuta mondo troviĝas nur 50 sovaĝaj leopardoj de Amur, je 10% de sovaĝaj siberiaj tigroj. Ili vivas ĉe la landlimo de Ĉinio kaj Rusio.

 

    De la jaro 2009, MSF kun aliaj kunlaborantoj faris enketojn pri tigroj kaj leopardoj, kaj iliaj protektoj, por revivigi la specon de siberiaj tigroj kaj tiun de leopardoj de Amur. Ĉi tiuj fotoj pruvas, ke nia protektado akiris fruktojn.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments