El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Pekino la 6-a Rondtabla Kunveno de Gvidantoj de Translandaj Kompanioj Ĉinaj kaj Alilandaj

| 2013-11-18
Bookmark and Share


En la inaŭgura ceremonio de la 6-a Rondtabla Kunveno de Gvidantoj de Translandaj Kompanioj Ĉinaj kaj Alilandaj

 

    La 16-an de novembro okazis en Pekino la 6-a Rondtabla Kunveno de Gvidantoj de Translandaj Kompanioj Ĉinaj kaj Alilandaj. La kunveno havas la temon "Akceli investon de translandaj kompanioj, fortigi la socian respondecon de entreprenoj kaj antaŭenpuŝi daŭrigeblan disvolvon". Ĝi estis kune aranĝita de la Ĉina Internacia Konsilio por Antaŭenigo de Multlandaj Korporacioj, la Disvolva Programo de la Unuiĝintaj Nacioj, la Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj por Komerco kaj Disvolvo kaj la Media Programo de la Unuiĝintaj Nacioj. La kunvenon ĉeestis reprezentantoj el pli ol 150 ĉinaj kaj alilandaj entreprenoj de 17 landoj.

 

    La inaŭguron de la kunveno ĉeestis Du Qinglin, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Wang Yong, ĉina ŝtata konsilanto, faris parolon en la inaŭguro. Li diris, ke post ĉina praktikado de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo la ĉina registaro firme konservas kaj disvolvas la mondan ekonomion malferman, varme bonvenigas alilandajn entreprenojn inkluzive de translandaj kompanioj investi en Ĉinio, kaj kreas bonan medion por ilia disvolvo en Ĉinio.

 

    Wang Yong diris, ke en la nuneco kaj la estonteco Ĉinio profunde plenumos la spiriton de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, firme kaj daŭre antaŭenpuŝos reformadon kaj pordomalfermon, postulos dividendon al reformado kaj pordomalfermo. La ĉina registaro praktikos la malferman strategion pli pozitivan kaj pli iniciativan, plue profundigos reformadon de la sistemo pri investo de alilandaj komercistoj, larĝigos aliron de alilandaj kapitaloj, antaŭenpuŝos la organikan kombinon de enkonduko de kapitaloj, teknologioj kaj intelektoj, kuraĝigos translandajn kompaniojn starigi en Ĉinio regionajn ĉefstabejojn, centrojn por esplori kaj disvolvi, kuraĝigos alilandajn kompaniojn grandigi investon en strategiaj novaj industrioj, modernaj servaj industrioj kaj platformoj por servo de la publikaj sciencoj kaj teknologioj, en regionoj de okcidenta Ĉinio kun grandaj potencialaj fortoj en disvolvo. Ĉinio esperas, ke diversaj landoj en la mondo kreos medion por justa konkuro kaj oportunajn kondiĉojn por investo de ĉinaj entreprenoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments