Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

La Ĉina Esperanto-Muzeo inaŭguriĝis en Zaozhuang

| 2013-11-18
Bookmark and Share

 

Chen Shi prezidas la inaŭguron.  

 Chen Haosu parolas.

 Cao Shengqiang parolas.

Zou Guoxiang parolas. 

 Lee Jungkee nome de la Korea E-Asocio donacas librojn al la muzeo.

 Honoraj gastoj vizitas la muzeon

Post la inaŭguro Chen Shi kaj Cao Shengqiang nome de siaj organizoj subskribas la kontrakton pri kunlaboroj en eldonado de libroj kaj plurmediaj produktaĵoj.

 

 

    La 16-an de novembro en Zaozhuang-a Universitato inaŭguriĝis la Internacia Esperanto-Muzeo, kiu fondiĝis rezulte de la kunlaboro de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Zaozhuang-a Universitato.

 

    Prezidis la inaŭguron Chen Shi, vicprezidanto de ĈEL kaj direktoro de El Popola Ĉinio, kaj ĝin ĉeestis Chen Haosu, prezidanto de ĈEL, Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de ĈEL kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, Lee Jungkee, estrarano de UEA kaj estroj de la Zaozhuang-a Universitato.

 

    La muzeo kun areo de 680 kvadrataj metroj estas la unua muzeo pri Esperanto en Ĉinio kaj la plej granda pri la lingvo en Azio. En ĝi estas ses eksponejoj kaj plurmedia zono, malgranda aŭditorio kaj arkivejo. La muzeo kolektis 26 mil eksponaĵojn el pli ol 40 landoj kaj regionoj. Estas atendinde, ke la fondiĝo de la muzeo helpos al kleruloj studadon kaj instruadon pri Esperanto en Ĉinio kaj multe kontribuos al la historia studado de esperantaj movadoj ĉina kaj internacia.

 

    En la pasintaj 2 jaroj la muzeo alvokis kontribuadon de pri-esperantaj objektoj en esperantujo kaj ricevis multajn donacaĵojn kaj kontribuaĵoj el esperantistoj de pli ol 40 landoj kaj regionoj.

 

    S-ro Chen Haosu diris en la inaŭguro, ke la Esperanto-muzeo kun misio de registrado de la Esperanta historio, daŭrigado de ĝia civilizacio kaj akcelado de ĝia disvolvo portas la plurjaran revon de la ĉinaj Esperantistoj. Li esperis, ke la muzeo ludos pli gravan rolon en Esperanto-evoluo.

 

    S-ro Cao Shengqiang, estro de la Zaozhuang-a Universitato, prezentis la preparadon de la muzeo kaj deziris, ke la muzeo kontribuos al la Esperantaj movadoj ĉina kaj internacia.

 

    Lee Jungkee alte taksis la ĉinan Esperanto-movadon kaj deziris, ke Ĉinio multe kontribuu al la internacia Esperanto-movado.

 

    Depost la provfunkcio de la muzeo en majo ĉijara, la muzeo akceptis ĉ. 7 mil vizitantojn, inkluzive de la ĉina fama verkisto Wang Meng, Yu Muming, prezidanto de tajvana Nova Partio, Chen Haosu, kaj aliaj estroj de ĉina edukata ministerio, de la urbo kaj de aliaj organizoj. Ili alte taksis la muzeon, kiu ludas rolon de bazo de sociscienca edukato pri diskonigado de Esperanto kaj tiu de platformo pri profesia studo kaj pri protektado de kulturaj heredaĵoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments