El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina senpilota helikoptero U8E debutis eksterlande

| 2013-11-19
Bookmark and Share


Senpilota helikoptero U8E  

 

    La 17an de novembro la ĉina senpilota helikoptero U8E debutis en la 13a Dubaja Aviad-Ekspozicio. Ĝi kun la pezo de 200 kilogramoj estas esplorita kaj farita de Ĉinio mem.

 

    La ekpozicio okazis inter la 17a kaj la 21a de novembro en la Dubaja Monda Komerc-Centro. En la ekspozicio la Aviada Industria Kompanio de Ĉinio montras siajn civilajn kaj militaj aviadilojn kun potenciala konkurencivo en la internacia merkato: ĉasaviadilo FC-1, trejna aviadilo L15, trejna aviadilo FTC-2000, senpilota aviadilo Yaoying, aviadilo MA-60, ĝenerala aviadilo Y-12, civila helikoptero AC312 ktp. Ili reflektas la kompletan altigon de la noviga kapablo de la ĉina aviada industrio kaj montras plej novajn atingojn de la kompanio por integri sin en la mondan aviad-industrian ĉenon.

 

    Krome, ankaŭ Pakistano alportis tri ĉasaviadilojn esploritajn kaj faritajn kune kun Ĉinio kaj prezentis mirindan aerobatikon.

 

    La kompanio malkaŝis, ke per la interŝanĝa platformo de la ekspozicio ili faros altnivelajn dialogojn kun partneroj, akcelos strategian kunlaboron kaj ŝlosilajn projektojn, kaj aktive efektivigos disvolvan strategion de la kompanio "integri sin en la mondan aviadan industrian ĉenon".

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments