El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vladimir Putin telefonis al tatara prezidento por esprimi kondolencon pro la morto de lia filo en la aerkatastrofo

| 2013-11-19
Bookmark and Share


Vrakoj de la aviadilo kraŝinta en Kazan  

 

    Frumatene de la 18-a de novembro Dmitry Peskov, proparolanto de Kremlo, diris, ke post okazo de la aerkatastro en Kazan rusa prezidento Vladimir Putin tuj telefonis al tatara prezidento Rustam Minnikhanov por esprimi kondolencon pro la morto de lia filo en la aerkatastrofo. Tatario anoncis, ke la 18-a estas kiel funebra tago de la aerkatastrofo.

 

    Telefone interparolante kun Rustam Minnikhanov, Dmitry Peskov esprimis la kondolencon al familianoj de la mortintoj en la aerkatastrofo okazinta en la Kazan-a Internacia Flughaveno vespere de la 17-a de novembro. Antaŭ tio Dmitry Peskov ordonis, ke oni kiel eble plej rapide fondu enket-grupon por fari enketon pri la kaŭzo de la aerkatastrofo. La speciala grupo gvidata de la estro kaj vicestro de la Rusa Ministerio por Urĝaj Situacioj, fluge atingis Kazan, tien atingis ankaŭ la membroj de la Registara Komisiono por Urĝaj Situacioj.

 

    La enket-grupo retenis rilatajn dokumentojn de la Tatara Aer-Kompanio, kies aviadilo kraŝis, por fari enketon. En la loko de la aerkatastrofo oni vidis, ke la korpo de la aviadilo serioze disiĝis. Ĝis nun oni ne trovis la nigran kesteton en la aviadilo.

 

    Familiaj membroj de la mortintaj pasaĝeroj ricevos la kompensaĵojn de 3 milionoj da rubloj (ĉirkaŭ 92.2 mil usonaj dolaroj) liveritaj de la rusa asekura kompanio "СОГАЗ" kaj de la registara fonduso de Tatario.

 

    Vespere de la 17-a de novembro la paseĝera aviadilo Boeing 737-500 de la Tatara Aerkompanio, kiu flugas de Moskvo al Kazan, eksplodis surteriĝante. Tio kaŭzis morton de 6 laborantoj kaj 44 pasaĝeroj inkluzive de Irek Minnikhanov, la unua filo de tatara prezidento Rustam Minnikhanov, kaj Alexander Antonov, estro de la Rusa Administracio por Sekureco. Laŭ la nomlisto de la viktimoj ne estis ĉinoj en la aviadilo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments