Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La mondo fokusiĝas al la nova plano de Ĉinio pri la estonta disvolvo

| 2013-11-19
Bookmark and Share

 

de SUN HAO

 

    Okaze de la 3a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio, eksterlandaj ekspertoj ĝenerale opiniis, ke la sesio estas historie grava en la ŝlosila momento de ampleksa profundigo de reformado, kaj ellaboros novan planon de Ĉinio pri la estonta disvolvo.

 

    Eksa financa sekretario de Usono Henry Paulson diris, ke la nova decido ellaborita en la 3a Plena Sesio fariĝos gvidilo por pozitiva kaj kontinua disvolviĝo de Ĉinio. Li prognozis, ke la alĝustigo de la ekonomia strukturo de Ĉinio koncernas iniciatemon de merkato, vastigon de ŝancoj de mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj, altigon de distribua efikeco de kapitalo, kaj plibonigon de ekvilibro inter konsumado kaj investado.

 

Henry Paulson

 

    Aleksey Maslov, direktoro pri orientaj studoj el la Supera Lernejo de Ekonomiko de Rusio, diris, ke la koncepto de la "ĉina revo" respondis al la socia apelacio al la registaro. Ĉinio profundigos reformadon, starigos socian justecon, forigos socian premon kaŭzitan de enspez-malegaleco.

 

    Franca ĉinologo Lionel rimarkigis, ke en la pasintaj 30 jaroj la disvolviĝo en Ĉinio evidente plibonigis la vivnivelon de plej multe da ĉinoj, tamen ĝi ankaŭ rezultigis diferencojn inter malsamaj regionoj kaj malsamaj homgrupoj en la disvolviĝo kaj vivo. Nun la atento de la ĉina popolo ŝanĝiĝas, kaj oni havas pli altan postulon al batalo kontraŭ korupto. Reformado en ĉi tiu kampo estas tre urĝa, kaj ĝi bezonos profundan ŝanĝiĝon.

 

    Doris, fakulo pri Ĉinio el la germana universitato Wurzburg, diris, ke dum multaj jaroj reformado estis la movforto kreskigi ĉinan ekonomion. Ŝi esperas, ke la 3a plena sesio eligos pli da pozitivaj signaloj por aldoni novan movforton al la ĉina disvolviĝo.

 

    Seguchi, esploro-direktoro el la japana Kanon-Instituto por Monda Esploro, opiniis, ke la nova ŝtatgvidantaro de Ĉinio montras la fortan decidemon al la ekstero pri pliprofundigo de reformado. Ĉinio alfrontas multajn problemojn en reformado, ekzemple reformi ŝtatajn entreprenojn, venki superfluan produktkapablon, puŝi financan liberigon, malgrandigi diferencon inter riĉeco kaj malriĉeco, plibonigi la medion, kaj severigi batalon kontraŭ korupto. Oni devas senhalte kaj stabile antaŭenpuŝi solvadon de tiuj problemoj laŭ ilia urĝeco kaj facileco.

 

    Do Tien Sam, prezidanto de la Ĉina Esplora Instituto sub la Vjetnama Akademio de Sociaj Sciencoj, kredis, ke la Komunista Partio de Ĉinio faros gravajn decidojn en la 3a Plena Sesio de la 18a Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio. Novaj trarompoj donos pli da movfortoj por liberigi produktajn fortojn, helpos stimuli socian kreemon, kaj ludos pozitivan rolon por malgrandigi la diferencojn inter riĉeco kaj malriĉeco kaj la evoluan malekvilibron inter malsamaj regionoj, kaj trakti rilatojn inter disvolviĝo kaj stabileco.

 

    Aleksandro, eksperto pri Ĉinio el Israelo, opiniis, ke por subteni la stabilan ekonomian kreskon la ĉina registaro devas plu antaŭenpuŝi industriigon, urbanizadon kaj ekvilibran disvolviĝon en malsamaj regionoj, turni la atenton al enlanda konsumado, altigi fidon de konsumantoj, kaj trovi la solvon pri damaĝo de industriigo al la medio. Cetere Ĉinio devas pliigi reformadon de financa sistemo kaj certigi la ekonomion glate iri en maturan stadion de la disvolvado.

 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments