Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

10 gravaj punktoj de la komuniko de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio

| 2013-11-19
Bookmark and Share

 

 

de XIN HUA

 En la kunvenejo de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio

 

    La komuniko aprobita de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio fermita en Pekino la 12-an de novembro klare difinas la ĝeneralajn celon kaj taskon pri ampleksa profundigo de la reformado. Raportisto de la rubriko la Belvido Xinhua de la Xinhua-a Retejo resumis la komunikon per jenaj 10 gravaj punktoj.

 

    La unua: komplete profundigi la ĝeneralan celon de la reformado -- plibonigi kaj disvolvi la socialisman sistemon kun ĉinaj trajtoj, antaŭenigi la modernigon de la sistemo pri la ŝtata regado kaj la regada kapablo de la registaro.

 

    La dua: starigi gvidan grupon por amplekse pliprofundigi la reformadon -- la centra registaro starigas sian gvidan grupon por komplete profundigi la reformadon, kiu respondecas pri la ĝenerala dezajno de la reformado, kunordigi, progresigi kaj kontroli la efektivigon de la reformado.

 

    La tria: starigi la ŝtatan komitaton pri sekureco, plibonigi la sistemon pri la ŝtata sekureco kaj la strategion pri la ŝtata sekureco por certigi la sekurecon de la lando.

 

    La kvara: la merkato ludu la decidan rolon en atribuo de rimedoj -- la multampleksa ekonomia reformado estas la fokuso de profundigo de la reformado, kaj la kerna tasko estas bone kunordigi la rilatojn inter la registaro kaj la merkato, ke la merkato ludu la decidan rolon en la atribuo de rimedoj kaj ke la registaro pli bone ludu sian rolon.

 

    La kvina: profundigi la fiskan kaj impostan reformadon --perfektigi la leĝojn, doni klarajn respondecojn al la potencoj, reformi la sistemon pri la impostado, stabiligi la impostan ŝarĝon, publikigi la budĝeton, plibonigi la efikecon, starigi la modernan financan sistemon, disvolvi la aktivecon de la centra registaro kaj tiun de la lokaj registaroj. Plibonigi la administran sistemon de la budĝeto, perfektigi la impostan sistemon kaj starigi la sistemon por akomodi la povojn al la respondeco.

 

    La sesa: certigi al la prokuroraj kaj la juĝaj povoj sendepende kaj juste akuzadi kaj juĝi laŭ la leĝoj -- protekti la aŭtoritaton de la konstitucio kaj tiun de la leĝoj, profundigi la reformadon de la sistemo pri la administracia aplikado de la leĝoj, certigi al la prokuroraj kaj la juĝaj povoj sendepende kaj juste akuzadi kaj juĝi laŭ la leĝoj, perfektigi la operativan sistemon pri juĝaj povoj kaj plibonigi la sistemon pri juĝa protektado al la homaj rajtoj.

 

    La sepa: doni al la kamparanoj pli da rajtoj pri proprieto -- establi la unuecan merkaton de porkonstrua tero por la urboj kaj la kamparo, rapidigi la konstruon de la sistemo pri operacio de nova agrikulturo, donante al la kamparanoj pli da rajtoj pri proprieto, antaŭenigi la interŝanĝadon de urbaj kaj kamparaj elementoj en egaleco kaj la atribuon de publikaj rimedoj en ekvilibro, kaj plibonigi la institucian sistemon pri la sana disvolviĝo de la urbanizado.

 

    La oka: krei novajn metodojn por solvi la sociajn konfliktojn -- stimuli la vivecon de la sociaj organizoj, krei novan kaj efikan sistemon pri preventado kaj solvado de la sociaj konfliktoj, kaj plibonigi la sistemon pri la publika sekureco.

 

    La naǔa: difini la linion ruĝan por la ekologia protektado -- plibonigi la sistemon pri la proprieta rajto al la naturaj resursoj kaj tiun pri la administrado de ilia uzado, difini la ruĝan linion por la ekologia protektado, efektivigi la sistemon pri pago por uzo de naturaj resursoj kaj tiun pri la ekologia kompenso, kaj fari reformadon al la administrada sistemo pri la ekologia kaj media protektado.

 

    La deka: profundigi la reformadon al la strukturo kaj la organizoj de la armeo, akceli la alĝustigon kaj la reformadon de la politikaj sistemoj de la armeo kaj antaŭenigi la disvolviĝon de la civila kaj milita integriĝo.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments