Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La reformado de Ĉinio en ekonomio konformas al la ĝenerala tendenco de la mondo

| 2013-11-19
Bookmark and Share

 

de QIN HONG

 

    La mondo atendas multon de la Tria Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj atentas ŝanĝiĝon de Ĉinio. Ĉinio kaj la mondo deziregas trovi la plej bonan rimedon por regi la ekonomion. Nur se oni tenos la ĝeneralan situacion, oni povos trovi ĝustan rimedon. Kvin jarojn post la monda financa krizo oni konsciiĝas, ke por regi la ekonomion necesas reformado, regulado kaj novkreado.

 

    En la lastaj septembro kaj oktobro okazis tri gravaj konferencoj, kies temoj rilatas al ekonomio. Ili estas la somera davos-forumo, la pint-konferenco de la gvidantoj de G 20 kaj la neoficiala konferenco de la gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Sen antaŭa interkonsento ili ĉiuj elsendis informon pri reformado kaj novkreado. La somera davos-forumo elmetis la sloganon -- novkreado estas necesa; la Deklaracio de Gvidantoj de Pint-konferenco de la Gvidantoj de G 20 en St. Petersburg mencias, ke oni devas garantii pozitivan progreson de la multflanka komerca traktado, kiel eble plej rapide plenumi la projekton de la Internacia Mona Fonduso pri reformado de kvotoj kaj regado, subteni disvolvon de puraj resursoj; la gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro atingis sep strategiajn komunajn konojn pri akcelo de ekonomia kreskado en azi-pacifika regiono.

 

Ĉina ĉefministro Li Keqiang (maldekstre) respondas demandon en la somera davos-forumo en 2013.

 

 Antaŭ kvin jaroj okazis la monda financa krizo, kiu peze batis la mondan ekonomion kaj ŝanĝis la disvolvan procezon de la monda ekonomio. La kaŭzo de la krizo ŝajne estis malmodera financa aventuro, sed pli profunde kuŝis malracieco de strukturo kaj ordo de la internacia ekonomio. Dum la pasintaj kvin jaroj oni ĝenerale kaj parte reguligis la ordon kaj strukturon.

 

    Rigardante el la tuta terglobo G 20, kiu anstataŭis G 8, fariĝis ĉefa platformo por regi la tutmondan ekonomion. Samtempe la pozicio kaj rolo de leviĝantaj kaj disvolviĝantaj landoj en tutgloba regado evidente altiĝis; disvolviĝintaj landoj komencis transigi al leviĝantaj kaj disvolviĝantaj landoj siajn akciojn kaj voĉdonajn rajtojn en la Monda Banko kaj en la Internacia Mona Fonduso; estis aprobita kaj praktikata la Bazela Interkonsento III, tio fortigis superrigardon al bankoj. Se oni rigardas unuopajn mondpartojn, Usono komencis procezon de refoja industriigo, ellaboris kaj komencis praktiki rilatajn planojn; Eŭropo plirapidigis integriĝan procezon kaj iom post iom malaltigis la tro altan nivelon de socia bonfarto; Japanio komencis praktiki Abe-ekonomikon, pafis aŭ pretas pafi la "tri sagojn" pri malstreĉa mono, financa stimulo kaj struktura reformado; leviĝantaj ekonomioj pozitive antaŭenpuŝis progreson de industrioj.

 

    La mondo ŝanĝiĝas, sed la ŝanĝoj estas multe nesufiĉaj. La ĉina reformado celas, ke la superstrukturo readaptiĝu al la ekonomia bazo. Ĝi tuŝas disvolvan modelon, framon por regado, dividon de interesoj, kutimojn, manierojn kaj aliajn flankojn. Tradicio estas forta, kreskado estas doloriga kaj la reformado alfrontas multajn rezistojn. La rolo de G 20 malfortiĝas; kelkaj landoj prokrastas aprobon de la reforma projekto de la Internacia Mona Fonduso; interne de Usono estas senfinaj la disputoj pri ŝuldoj, financa deficito kaj reformado de la kurac-sistemo, Japanio prokrastas lanĉon de "la tria sago" pri struktura reformado; industria levigo de novaj ekonomiaj unuoj estas tre malrapida, iliaj kapabloj por mem disvolviĝi kaj rezisti al batoj estas malfortaj, nur la informo de la Federacia Rezerva Komitato de Usono pri retiriĝo el anticipo jam forte skuis la ekonomion de kelkaj landoj; krome estas iuj landoj, kiuj intencas preni la vojon jam iritan kaj levis la bastonon de komerca protektismo.

 

    La disvolviĝo de la mondo ne povas esti ŝanĝita laŭ la homaj voloj, kaj la tajdoj de tutmondiĝo kaj informado puŝas la mondan ekonomion sur novan ŝtupon. Eŭropo povas stable disvolviĝi post la financa krizo pro tio, ke ĝi povas lerni el malsukcesaj spertoj kaj malrapide kaj tamen firme antaŭenpuŝas la procezon de integriĝo; Ĉinio povas teni rapidan kreskadon de ekonomio meze de tumulta financa situacio pro tio, ke ĝi povas preni en konsideron samtempe la nunon kaj estonton, konsideri aferojn el transformo kaj progreso, reguligi kaj perfektigi strukturon kaj firme antaŭenpuŝi reformadon kaj pordomalfermon.

 

    Reformado estas nova konkuro. Kiu povas firme antaŭenpuŝi la reformadon, tiu povos okupi iniciativan lokon en la nova situacio. Ĉinio, kiu povas adaptiĝi al la disvolva tendenco de la mondo kaj pozitive fari reformadon kaj novkreadon, certe havos belan estontecon kaj fariĝos grava forto de la ekonomia disvolviĝo de la mondo. Kompreneble, por realigi ĉiuflankan releviĝon kaj sanan disvolviĝon de la tutgloba ekonomio estas certe bezonate, ke la internacia socio kune penadu por starigi malfermitan ekonomio-disvolvan manieron justan, harmonian, novkrean kaj interes-kunfandan.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments