Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La kerna problemo: bone trakti la rilatojn inter la registaro kaj merkato

| 2013-11-19
Bookmark and Share

 

Xi Jinping en la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ 

 

    La raporto de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) emfazis, ke la reformado de la ekonomia sistemo estas ĉefa punkto de ĉiuflanka profundigo de reformado, kaj ĝia kerna problemo estas bone trakti la rilatojn inter la registaro kaj merkato. Tio estis refoje emfazita de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ. La sesio postulas, ke oni devas plu atenti la sistemecon, tutecon kaj akordecon de la reformado kaj pli bone ludi rolon de la registaro. Por efektivigi tion, oni devas senĉese fortigi la celon de makroskopa reguligo kaj konstruadon de sistemeco de politikoj kaj rimedoj por senĉese perfektigi la modernan merkatan sistemon kaj la sistemon de makroskopa reguligo.

 

    La raporto de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ plue emfazis la pozicion de merkato en la socialisma merkata ekonomio de Ĉinio. La raporto diras, ke oni devas "pli forte kaj pli vaste ludi la fundamentan rolon de merkato en resursa distribuado", levi ĝian pozicion de fundamenta rolo al la decida.

 

    La kerna problemo de la sistemo de la moderna merkata ekonomio estas bone trakti la rilatojn inter la registaro kaj merkato. Oni tiel opinias ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en aliaj landoj, kiuj praktikas la sistemon de la merkata ekonomio, ekz., Usono kaj Japanio, kiuj praktikas la kapitalisman merkatan ekonomion. En la nuna socio estas neniu lando, kiu havas nur merkaton, sed al kiu mankas makroskopa reguligo de la registaro, ankaŭ neniu lando, kiu havas nur regadon de la registaro, sed al kiu mankas merkato.

 

    La raporto de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ emfazis ankaŭ la ĝeneralan celon de ĉiuflanka profundigo de reformado -- perfektigi kaj disvolvi la sistemon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj, antaŭenpuŝi la regan sistemon de la lando kaj modernigon de la rega kapablo. Tio montras, ke profundigo de reformado ne nur ne reduktos regadon de la registaro, sed ankaŭ devas science konstrui regan sistemon de lando kaj akceli ĝian efikecon en kapablo de regado.

 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments