Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Okazis en Zaozhuang la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto

| 2013-11-19
Bookmark and Share

 La kongresejo

 S-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), faras salutparolon.

 S-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la ĈEL kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), raportas pri la laboroj de la ligo.

 S-ro Lee Jungkee, estrarano de UEA laŭtlegas la salutmesaĝon de Mark Fettes, prezidanto de UEA.

 

    La 16-an de novembro solene inaŭguriĝis la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto kun la temo Novaj Ŝanco, Platformo kaj Aspiro en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong en la orienta Ĉinio. Al la inaŭguro ĉeestis Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de ĈEL kaj la konstanta vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), Chen Shi, vicprezidanto de ĈEL kaj direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, Lee Jungkee, estrarano de UEA, kaj la aliaj gvidantoj de la provinco Shandong kaj de la Zaozhuang-a Universitato (la gastiganto). S-ro Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL prezidis la malferman ceremonion. En ĝi partoprenis pli ol 300 reprezentantoj kaj delegitoj el 27 provincoj, municipoj, aŭtonomaj regionoj de Ĉinio kaj el Japanio, la Korea Respubliko kaj Italio.

 

    En la inaŭguro unue faris salutparolon Chen Haosu, li diris, ke laŭ la ĉina tradicio, la cifero "10" havas la signifon de kaj "komenco" kaj "finiĝo" kun la esenco "jubilea". La temo de la kongreso Novaj Ŝanco, Platformo kaj Aspiro amplekse entenas la diversajn formojn por praktiki nian movadon, ekzemple la kongreso, klubo aŭ kurso, kaj li alvokis ke oni devas fari senĉesan klopodon dum la laboro por akiri pli da fruktoj de la lingvo. Kvankam la afero estas streĉiga kaj laciga, tamen kiam la esperantistoj en nia lando unuanime agos, insistos kaj ŝvitos, estas atendinte, ke ili povas realigi sian revon.

 

    Lee Jungkee laǔtlegis salutmesaĝon de Mark Fettes, prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), al la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto.

 

 S-ro Ragnar Baldursson parolas.

 

    En la nomo de eksterlandaj partoprenantoj s-ro Ragnar Baldursson mallonge parolis. Li rememoris sian vivon pri Esperanto en Ĉinio en la pasintaj dekoj da jaroj. Li opiniis, ke post funkcio de la Esperanto-Muzeo en Zaozhuang la E-movada centro probable moviĝos de Eŭropo al Azio.

 

    S-ro Guo Xiaoyong faris raporton pri la laboroj de ĈEL de la jaro 2010 ĝis la jaro 2013. La ligo organizis serion da kultur-interŝanĝaj aktivadoj en la pasintaj kvar jaroj, ekzemple la Esperanta Azia Jaro en 2012, la "Ĉina Kulturo en Norda Eǔropo" en 2013 kaj aliaj E-koncernaj kulturaj interŝanĝoj.

 

    Temas pri la sekvaj laboroj, li diris, ke la ligo utiligos la novmediatan kaj teknikan rimedoj kaj kreivos metodojn por pluapaŝe disvastigi kaj propagandi Esperanton al la publiko. Li esperas, ke la esperantistoj de diversaj rondoj unuanime kunagos por akiri novajn sukcesojn de la ĉina E-movado.

 

    Sekve, grupoj da esperantistoj estis premiitaj en la inaŭguro, inkluzive de kelkaj lokaj E-organizaĵoj kaj dekkelkaj personoj kiuj faris grandan kontribuon al la ĉina E-movado.

 

La honoraj gastoj senvualigas la muzeon. 

Ragnar Baldursson staras antaŭ la ekspon-ŝildo kun la foto de sia patro. 

 

    Antaŭ la inaŭguro okazis la malferma ceremonio de la Esperanto-Muzeo, kiu estas la unua muzeo pri Esperanto en Ĉinio kaj la plej granda en Azio. Ĝi estas kunlabore establita de ĈEL kaj la Zaozhuang-a Universitato. Post la inaŭguro de la muzeo, oni okazigis ankoraŭ la subskribojn de "Multmediata eldonado kunfare de ĈEL kaj Zaozhuang-a Universitato", tio signalas la aperiĝon de la kunlaboraj rilatoj de E-eldonado kaj multmediataĵa produktado inter la du unioj. Tio metis bonan fundamenton por la E-koncernaj eldonado kaj produktado de multmediataĵoj.

 

     Post la inaŭguro estis la grupaj kunsidoj de esperantistoj el diversaj kampoj de eduko, junularo, fervojo kaj komerco. En la kongreso okazis la E-ekzameno de UEA en tri niveloj, en kiu partoprenis 21 e-istoj, inter kiuj 17 sin anoncis al la ekzameno de B1, 1 kaj 3 respektive al tiuj de B2 kaj C1. S-ino Gong Xiaofeng, vicprezidanto de la Internacia Ligo pri Esperantistaj Instruistoj kaj organizanto de la ekzameno, diris, ke triono de la partoprenantoj laboras kiel instruistoj kaj la partoprenantoj grandparte aĝas inter 20 kaj 35 jaroj. Estas unuafoje okazis la KER-ekzameno en la Ĉina Kongreso de Esperanto. Do estas komenco por ĉinaj e-istoj aliĝi.

 

    En la kunsido de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA) oni proponis, ke la 67-a Jarkunveno de ĈFEA okazu en la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto; ĈFEA-membroj vizitu Italion por akcepti la standardon de la 66-a kongreso; la programeroj de la estonta kongreso por fervojistoj povas pli multe prezenti la fruktojn de la grandrapidaj trajnoj de Ĉinio; oni devas utiligi la lingvon kaj subteni la lernadon de la fervojistoj pri Esperanto.

 

    En la diskutado de la esperantistoj el la komerca rondo oni prezentis la koncernajn aktivadojn de E-komercistoj, esploris manierojn pri la kunlaboroj inter la kluboj de E-komercistoj kaj universitatoj, tio kunligis la E-instruadon kun la komercaj aktivadoj kaj allogis pli multe da gejunuloj en la E-movado.

 

     En la kunveno de la Ĉina Esperantista Junulara Organizo oni prezentis la venontan Komunan Seminarion (KS) inter Korio, Ĉinio kaj Japanio okzonta en decembro en Ĉinio. La ĉeestantoj donis proponojn pri la prezo de la kotizo de okazonta seminario.

 

    En la diskuto de la Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj la ĉeestantoj diskutis pri la plifortigado de la grupa forto por diskonigi la lingvon Esperanto kaj pri la devo altigi la E-instruan nivelon.

 

 

 S-ino Zhao Jun prezidas la ferman ceremonion

 En la atestado de s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la ĈEL, Hu Xiaolin(maldekstre), la direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, la gastiganto de la kongeso transdonis la verdstelan standardon al s-ro Duan Yongxing(dekstre), direktoro de la Profesia Artkolegio de Kunming, kiu gastigos la venontan kongreson en 2015.

 

    La kongreso decidis, ke la 11-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en Kunming de Yunnan-provinco, suda Ĉinio kaj la direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, la gastiganto de la kongeso transdonis la verdstelan standardon al la Profesia Artkolegio de Kunming, kiu gastigos la venontan kongreson en 2015.

 

    Pro tio, ke ĉijaro por ĈEL estas elekta jaro, en la kongreso estiĝis ankaŭ la nova estraro de la ligo. S-ro Chen Haosu refoje elektiĝis kiel prezidanto, kaj s-roj Guo Xiaoyong kiel la unua vicprezidanto, s-ro Yu Tao, s-ino Chen Shi, s-roj Hu Xiaolin, Wang Ruixiang, s-ino Wang Fang kiel vicprezidantoj. S-ro Wang Ruixiang kumule funkciis kiel ĝenerala sekretario.

 

 

Redaktoroj: Chen Ji kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments