El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun usona eksa prezidento Bill Clinton

| 2013-11-20
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Bill Clinton  

 

    La 18-an de novembro en Pekino intervidiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kun usona eksa prezidento Bill Clinton. Xi Jinping alte taksis pri la klopodo de Clinton por antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kiam li estis prezidento, kaj pri la efika kunlaboro en helpo de malriĉuloj, filantropio kaj antaŭzorgo de malsano, speciale tiu de aidoso.

 

    Xi Jinping diris, ke kvankam la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono renkontas defiojn kaj malfacilojn, tamen ĝi disvolviĝas al la ĵusta direkto, kaj jam havas multajn atingojn. Kune klopode de la dulandaj gvidantoj, la rilatoj inter la du flankoj jam estas fortaj kaj povas iri al solideco se la du landoj daŭre klopodos. Li diris: "Mi jam kun prezidento Obama atingis la interkonsenton, kiu estas strategia decido surbaze de interesoj de la dulandaj popolanoj. Ni nun fortigas la kunlaboron en la kampoj de politiko, ekonomio, ekologio kaj kulturo, kaj samtempe vizaĝas al defioj de klimata ŝanĝiĝo kaj fuela sekureco. Se la du flankoj kaptas la tendencon kaj la principon de novaj rilatoj inter grandaj landoj, reciproke respektas unu la alian kaj kunlaboras, la rilatoj de la du landoj povas havi belan estontecon. Ĝi bezonas subtenon kaj partoprenon de la dulandaj popolanoj. Mi esperas, ke sinjoro Clinton kaj via fondaĵo povos kontribui al la amika kunlaboro de la du landoj."

 

    Clinton diris: "Mi domaĝas la sinceran, interfidan kaj konstruan kunlaboron de Usono kaj Ĉinio. Mi gratulas vin pro la sukceso de la 3-a plena sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj subtenas pli fortan reformon en Ĉinio. Usono kaj Ĉinio devas forte kunlabori kaj kune trakti diversajn defiojn por krei belan estontecon por la dulandaj popolanoj. Mi kaj mia fondaĵo volontas fari kunlaboron en la kampoj de sano, nova fuelo, ekologia medio kaj klimata ŝanĝiĝo, kaj ankaŭ kunlabori kun Ĉinio en Afriko por la feliĉa vivo de la homaro kaj por la daŭrigebla disvolviĝo de la tuta mondo.”

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments