El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 2a Ĉina Filantropia Forumo en Pekino

| 2013-11-20
Bookmark and Share


Prelegas Rupert Hoogewerf, ĝenerala direktoro de Hurun Report.  

 

    La 18an de novembro en Pekino inaŭguriĝis la 2a Ĉina Filantropia Forumo.

 

    La unuan fojon ĝi okazis en Pekino la 30an de novembro 2012. Kun la celo starigi dialogojn inter diversaj rondoj en kaj ekster Ĉinio, kaj antaŭenpuŝi bonan disvolviĝon de la ĉinaj filantropiaj aferoj. Ĉifoje la forumo invitis monde konatajn filantropojn kaj ĉi-rilatajn eminentulojn por kune esplori ideon de la internacia bonfaro kaj puŝi la bonfaron en Ĉinio.

 

    Bonfaro ludas pli kaj pli gravan kaj nemankigeblan rolon en la socio de Ĉinio kiel evoluanta lando. En la forumo ekspertoj diskutas pri demandoj, ekzemple kiel kunordigi pozitivan dialogan mekanismon inter registaro kaj socio, ordigi la rilatojn inter socia redistribuado kaj multtavola sekureca sistemo, integri sociajn resursojn, disvolvi la ĉinajn bonfarajn aferojn en serĉado, kaj efektivigi kompletigon de diversaj organizo-funkcioj por akceli bonajn rilatojn inter la registaro, la merkato kaj la socio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments