Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Antaŭenpuŝi reformadon sur la nova historia startpunkto

| 2013-11-20
Bookmark and Share

GUO YUNKAI

 

    La 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazis en Pekino de la 9-a ĝis la 12-a de novembro. Antaŭ ĝia okazo multaj grandaj amaskomunikiloj ĉinaj kaj alilandaj komencis raporti pri reformado kaj la sesio, kaj senĉese multiĝis diskutoj pri reformado sur interreto. "Ĉiuflanke profundigi reformadon" fariĝis la komuna kono kaj atendo de la tuta socio.

 


Xi Jinping (meze) faras inspekton en la kamparo de Hunan-provinco.  

 

    30 jaroj pasis post ĉina ekpraktikado de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo post okazo de la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ. Kiel dirite de la kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, la reformado kaj pordomalfermo estas nova granda revolucio en la nova epoko farita de diversnaciaj popolanoj gvidataj de KPĈ. De la 35 jaroj per granda politika kuraĝo KPĈ firme antaŭenpuŝas reformadon de la ekonomia sistemo, politika sistemo, kultura sistemo, socia sistemo, ekologio-civilizacia sistemo kaj sistemo de la partia konstruado, senĉese grandigas pordomalfermon, kaj atingis rimarkindajn sukcesojn. Ĉinio iom post iom fariĝis la dua granda ekonomia unito en la mondo, la vivo de la popolo leviĝis de simpla havado de nutraĵoj kaj vestoj al bonstato, la grandega ellaso de la reforma dividendo stimulis la vivecon de la socio kaj kreis disvolvan miraklon mirindan por la mondo.

 


Ĉina ĉefministro Li Keqiang (dekstre) en la kamparo de nordorienta Ĉinio 

 

    De la 18-a Tutlanda Kongreso de KPĈ la nova gvidantaro, kiu prenis historian stafetbastoneton, firme antaŭenpuŝas la procezon de reformado kaj pordomalfermo. De la kuranta jaro Ĉinio sinsekve komencas reformadon en ĉefaj kampoj kaj ŝlosilaj ĉeneroj: persistis en direkto de la merkata reformado, forigis kaj transdonis al malsuperaj instancoj administran sankcion de pli ol 200 programoj, progresigis simpligon de administrado kaj malcentralizadon; rapidigis antaŭenpuŝon de regulado de la ekonomia strukturo, larĝigis aliron de merkato en multaj kampoj, fortigis endogenan movforton por disvolvo; starigis la ŝanhajan eksperimentan zonon por libera komerco, grandigis malfermon en aliro de investo, servo, komerco kaj aliaj kampoj, faris esploron kaj novkreadon en rega sistemo. Ĝuste pro la persisto en profundigo de reformado kaj grandigo de pordomalfermo, la ekonomio kaj socio de Ĉinio povas stable antaŭenpuŝi. En la fono, ke la tutgloba ekonomio malforte releviĝas kaj la influo de la internacia financa krizo ne estas forigita, la ĉina ekonomio kreskis je 7.7% dum la pasintaj tri trimestroj, kaj daŭre fariĝis grava movforto de la monda ekonomio kaj Ĉinio refoje montris al la mondo la grandan viglecon de reformado kaj pordomalfermo.

 

    Kiel diris Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de KPĈ, por iri antaŭen Ĉinio devas ĉiuflanke profundigi reformadon kaj pordomalfermon. Nuntempe, ĉina reformado eniris en malfacilan periodon kaj en profundakvan areon. Antaŭ Ĉinio estas problemoj malfacile solveblaj. En tiu momento tro da singardemo kaj hezitemo ne nur malhelpas antaŭeniri, sed ankaŭ kaŭzas eble perdon de ĉio, kion oni jam atingis. Vizaĝe al la nova situacio kaj la nova tasko, kaj por adaptiĝi al la nova atendo de la popolo pri reformado oni devas firmigi la fidon je reformado kaj pordomalfermo kaj ĉiuflanke profundigi reformadon sur la nova historia startpunkto per pli grandaj politika kuraĝo kaj saĝo kaj pli forta rimedo. Nur tiel oni povas plue liberigi penson, liberigi kaj disvolvi socian produkt-forton, liberigi kaj fortigi krean viglecon de la socio, plue perfektigi kaj disvolvi la sistemon de la socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj krei novan brilon por disvolvo de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments