El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 9-a Ĉina (Pekina) Internacia Ĝarden-Ekspozicio

| 2013-11-20
Bookmark and Share


La lasta prezentado en la ĝardeno de la ĝarden-ekspozicio matene de la 18-a de novembro 

 


La ĝardeno de la ĝarden-ekspozicio en aŭtuna krepusko (fotita de Zhao Xi) 

 

    La 18-an de novembro fermiĝis la 9-a Ĉina (Pekina) Internacia Ĝarden-Ekspozicio, kiu malfermiĝis en la 18-a de majo kaj daŭris 185 tagojn. La urbo Wuhan de Hubei-provinco de Ĉinio gastigos la venontan ĝarden-ekspozicion.

 

    Laŭ informo el la gazetara konferenco okazinta posttagmeze de la sama tago, de sia malfermo la ĝarden-ekspozicio akceptis vizitantojn je pli ol 6.1 milionoj da hom/fojoj, meznombre je pli ol 33 mil hom/fojoj ĉiutage, maksimume je 106 mil hom/fojoj tage. La nombro de vizitantoj estas plej multa en la historio de la ĝarden-ekspozicio.

 

    La pekina ĝarden-ekspozicio havis la trajtojn de ekologio, ŝparemo kaj originaleco. Dum la ĝarden-ekspozicio oni okazigis 21 kulturajn aranĝojn kaj pli ol 1200 prezentojn, en kiuj partoprenis 45 mil hom/fojoj de literatur-artaj trupoj el 48 urboj de 28 landoj. 

 

    La ĝardeno de la 9-a Ĉina (Pekina) Internacia Ĝarden-Ekspozicio fermiĝis en la 19-a de novembro. En aprilo de 2014 kiel parko en la urbo ĝi refoje akceptos vizitantojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments