Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Salutmesaĝo de la prezidanto de UEA al la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto

| 2013-11-20
Bookmark and Share

    Karaj kongresanoj,

 

    kun plezuro mi sendas miajn bondezirojn, nome de Universala Esperanto-Asocio, al la 10a Ĉina Kongreso de Esperanto!

 

    Nuntempe la tute mondo sekvas la evoluojn en via lando, konsciante, ke ĝi ludas pli kaj pli influan rolon en la mondo ĝenerale. Por ni esperantistoj, tio tamen ne venas kiel surprizo. Jam de jardekoj ni konscias pri la elstaraj kontribuoj de la ĉina Esperanto-movado al la disvolviĝo de nia komuna lingvo.

 

    Kompreneble ne temas nur pri glora historio! Ankoraŭ nun, interalie per la fama revuo El popola Ĉinio, la kvalita ĵurnalismo de Ĉina Radio Internacia, kaj la aperigo de elstaraj tradukoj kaj altnivelaj originaj verkoj, ĉinaj esperantistoj multmaniere helpas altigi la kvaliton de nia internacia movado.

 

    Sed hodiaŭ mi volas demandi, ĉu Ĉinio estas preta montri la vojon ankaŭ estonte?

 

    Jam de pli ol dek jaroj, mi kunlaboras kun la reta lernejo lernu.net, kiu proponas diversajn kursojn kaj lernilojn pri Esperanto en pli ol tridek lingvoj. La plej granda grupo de lernantoj en lernu! venas el Usono. La dua plej granda – el Ĉinio.

 

    Jes, preskaŭ sep mil ĉinoj jam aliĝis al lernu.net. Kaj mi pensas ke tio estas nur guteto kompare kun la maro de potencialaj lernantoj.

 

    Sed por kunigi kaj kontentigi tiajn retajn lernantojn, necesas novaj organizaj formoj, novaj servoj, nova pensmaniero.

 

    La nova Estraro de UEA nun iniciatas seminariojn por trejni aktivulojn ĉie tra la mondo pri modernaj formoj de organizado kaj agado. Ni esperas, ke Ĉinio estos inter la unuaj landoj gastigantaj tian seminarion.

 

    Laŭ mi, venis la tempo pensi pri strategioj kaj strukturoj, kiuj taŭgas ne por centoj aŭ miloj da esperantistoj, sed pri dekmiloj kaj centmiloj.

 

    Ĉu ne estas eble, ke Ĉinio, tiu rapide moderniĝanta lando, estos pioniro de la Esperanto-movado de la 21a jarcento? Tio estos movado, kiu adaptiĝas al ĉiuj novaj teknologioj, ĉiuj novaj evolu-ondoj de la monda civilizacio. Movado monde fama pro sia laboro por kulturo de paco, por lingva justeco, por daŭripova evoluo.

 

    La Strategia Laborplano de UEA proponas kadron, en kiu povas okazi la planado por realigi tian vizion. Mi esperas ke viaj kongresaj diskutoj helpos porti la ĉinan movadon antaŭen al tiu celo. Kaj ni esperas bonvenigi multajn el vi kiel individuajn membrojn de UEA, kiuj volas kunlabori ankaŭ internacie en tiu kadro.

 

    Kaj cetere, dum la kongresaj tagoj, vi ne forgesu ĝui ĉiujn flankojn de tiu ĉi mirinda lingvo, nia komuna kultura heredaĵo.

 

    Mi deziras al vi sukcesan kaj ĝojplenan kongreson!

 

Mark Fettes

Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

(Redaktoro: Xiu Ruifeng)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments