Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Diskuto de junuloj en la 10-a Esperanta Kongreso

| 2013-11-20
Bookmark and Share


Oni rigardas la videon en la kunsido.  

 


Wang Shanshan parolas. 

 
 


Juana, ankaŭ Shi Linjuan, parolas.

 

    Dum la 10-a Esperanta Kongreso en Zaozhuang, okazis Esperanta diskuta kunsido de junuloj, kiun partoprenis ĉinaj kaj alilandaj junuloj kaj veteranoj. Oni aktive kaj libere babilis kaj interŝanĝis spertojn pri lingvolernado.

 

    Ekzemple fraŭlino Shi Linjuan el la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato ege surprizis nin per sia bela prononco; Qian Mengjuan el Suzhou diris, ke ŝi povas senti egalecon inter esperantistoj, ĉar oni povas interamikiĝi malgraŭ la aĝoj. Chen Ye, juna E-instruisto de Changzhou konigis al la ĉeestantoj, ke totale 5 lernejoj en ŝia urbo prenis Esperanton kiel sia fakultativa leciono kaj preskaŭ 300 studentoj lernas la lingvon. Lian Pan el Jincheng, urbo de Shanxi-provinco diris sian senpoveco, ke ŝi ĉiam sentas solecon dum lernado de Esperanto, ĉar krom ŝi neniu scipovas la lingvon en sia urbo. Iu knabo kore dankas Esperanton, kiun li ĵus konis, ĉar per ĝi li konatiĝis kun iu bela volontulino.

 

    Dum la diskuto, multaj veteranoj kuraĝigis kaj subtenis la junulojn kaj samtempe prezentis kortuŝitajn proponojn kaj sugestojn. Ekzemple, s-ro Zhang Changsheng proponis, ke junuloj altigu la lingvonivelon. S-ro Nan Youli alvokis, ke oni devas serioze cerbumi kiamaniere servi al la junaj gesamideanoj. S-ro Ho Song el Koreio, kiu 10-foje partoprenis en la Komuna Semunario sugestis, ke oni vigligu aktivadojn de junuloj. S-ro Huang Yinbao proponis establi fonduson por junaj esperantistoj ĉinaj por helpi ilin partopreni en enlandaj kaj eksterlandaj E-aktivadoj. S-ro Usui Hiroyuki, japana Esperantisto laboranta en El Popola Ĉinio, volas senpage instrui Esperanton al junuloj.

 

    La kunsido finiĝis en gaja etoso. La juna ĉeestantoj diris, ke estontece ili lernos de veteranoj kaj kiel eble plej klopode partoprenos junuralajn aktivadojn.

 

    Anakŭ estis diskutita en la kunsido la 32-a Komuna Seminario, okazonta en Pekino de la 20-a ĝis la 22-a decembre. Ĝis nun pli ol 10 junuloj eksterlandaj sin anoncis al la seminario.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments