El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Kion maljunuloj devas atenti en la fizika ekzercado?

| 2013-11-21
Bookmark and Share


Sidi kun la kruroj liberaj 

 
 


Sidi kun la kruroj interkrucitaj

 


Sidi kun la kruroj unu sur la alia 

 

    Iu 55-jarulo suferis de hipertensio, tamen li faris ĉiam fizikan ekzercadon. Li kuretis, ĉu en frosta vintro, ĉu en varma somero.

 

    Sed foje, en la matena kurado subite li falis kaj ĉesis la spirado. La anatomia ekzameno montris, ke li mortis de cerba hemoragio.

 

    La maljunuloj bezonas fizikan ekzercadon. Ankaŭ la hipertensiuloj ne estas escepto. Sed kion ili devas atenti dum la ekzercado?

 

    Unue, la maljunuloj devas elekti taŭgan sportobranĉon laŭ siaj fiziologiaj trajtoj kaj sanstato. La maljunuloj havas malkompaktajn ostojn kaj facile okazas al ili frakturo, tial en la ekzercado ili devas eviti falon kaj frapiĝon.

 

    Antaŭ ilia fizika ekzercado oni devas ekzameni iliajn sangpremon, ritmon de la korbatoj, pulman spiradon kaj funkcion de la hepato kaj renoj. Oni devas fari al ili ankaŭ elektrokardiogramon, encefalogramon k.a.

 

    Due, por maljunuloj estas utilaj malintensaj kaj longatempaj sportoj. Sciencaj praktikoj montris, ke la malpli-ol-unuhora fizika ekzercado estas bonefika por maljunuloj. Kompreneble, oni povas iom post iom intensigi sian sportadon, sed ili neniel devas esti tro hastemaj en la ekzercado, por ke ne okazu ia ajn vundo.

 

    Trie, kelkan tempon post la fizika ekzercado, la maljunuloj devas pensi, ĉu ili dormas bone, ĉu ili sentas sin lacaj, ĉu ilia apetito plibonigas, ĉu ili estas bonhumoraj, ĉu ili volas daŭrigi la ekzercadon, ĉu ilia laborkapablo leviĝas ... Se ili sentas sin malpli bone ol antaŭ la fizika ekzercado, ili devas reguligi sian sportadon sub direktado far trejnisto kaj kuracisto.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments