Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Kunsido de eduka fako en la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto

| 2013-11-21
Bookmark and Share


Neĝeto parolas.

 


Li Weilun parolas. 

 

    Je la dua horo de la 16-a de novembro okazis la faka kunsido de diversaj rondoj post la inaŭguro de la 10-a Ĉina Kongreso de Esperanto.

 

    En la kunsido la ĉeestantoj kaptis la ŝancon prezenti siajn fruktojn akiritajn en la E-instruado. La instruistoj unuanime konsentis, ke oni devas intence fari ion por disvastigi la lingvon.

 

    Prezidis la diskutadon Zhang Changsheng, vicdirektoro de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio kaj direktoro de la Changzhou-a Esperanto-Asocio.

 

    Rivero (Zhang Changjiang) el Liu Guojun Profesia Teknika Altlernejo en Changzhou la unua faris prezenton per diapozitivoj. Li estas instruisto de la angla lingvo, entuziasme organizis esperantajn kursojn por la lernantoj. En lia E-instruado, li sentas ke la lingvo povas riĉigi la vivon de la geknaboj kaj vastigi iliajn vidkampojn pro la interŝanĝoj kun alilandaj esperantistoj.

 

    Brila, el la Changzhou-a Orienta Mezlernejo, same faris prelegon esperante kun la montrado per diapozitivoj. Ŝi konigis al ĉiuj ĉeestantoj la E-ĝardeneton en la lernejo kaj la rolojn de diversaj grupetoj de la lingvo en la kunagoj inter alilokaj mezlernejoj.

 

    Yang Hongyan, instruistino de la elementa lernejo Yongtai, prezentis sian sperton kiel la asistantino de s-ro Li Weilun, kiu konstante organizis E-kursojn en tiu ĉi lernejo. Ŝi diris, ke dank' al la lernado de Esperanto, la infanoj fariĝis pli kaj pli ĝojaj, viglaj kaj akceptemaj al novaj objektoj, tiel la estraro de la lernejo enlistigis la E-lingvon en la normalan edukadon.

 

    Neĝeto (Shi Xueqin) kiu venis el la lernejo Baotalu de Zhejiang donis kelkajn ekzemplojn por vigle montri la ŝanĝiĝon de la lernantaj karakteroj dank' al la lingvo. Esperanto donis al la silentemaj knabinoj kuraĝon, bravon kaj helpemon; Esperanto helpas al la gepatroj partopreni en la E-ludoj de siaj infanoj kaj fine ili fariĝis esperantistoj.

 

    Li Weilun, E-edukisto, faris simplan klarigon pri sia kompiliata E-libro Moderna Esperanto por Infanoj, li diris, ke ĝi estas ankaŭ taŭga por la maljunuloj en la lernado de ĉi tiu nova lingvo.

 

    En la oficiala diskutado, Sasaki Teruhiro esprimis sian kortuŝon pro la laboroj kaj amoj de la junaj instruistoj. Wei Yubin diris, ke ni povas dissemi la verdan semon en la koron de infanoj, tamen la problemo restas: kiel enirigi la junularon en nian movadon. Hong Song, korea esperantisto kaj instruisto en Changzhou, kritikis ke la nuna tagordo de la 10-a kongreso ne havas la E-version, li esperas, ke tiuflanke oni faros pli grandan progreson en la venonta fojo. Sekve, li parolis pri la fenomeno "malapero de la E-lernantoj kaj E-lernintoj", tio temas pri la utileco de la lingvo en nia komunumo. Li ankaŭ proponis riĉigon de la enhavoj pri E-programeroj. Tan Xiuzhu faris parolon la lasta, ŝi alte taksis la laborojn fare de la gejunuloj kaj sentas ke la diversaj E-agoj estas tiel interesa.

 

    La kunsido finiĝis en leĝera etoso. Ĝuste kiel la prelego farita de s-ro Lee Jungkee (antaŭtagmeze de la 17-a de novembro) kun la esenco "nur esperantistoj naskas esperantistojn". Nun la kapablo de la E-instruistoj estas ankoraŭ fortigenda, kaj tio bezonas subtenon de ĉiuj esperantistoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments