El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 13-a Azia Arta Festivalo

| 2013-11-21
Bookmark and Share


En parolado Li Jiheng, estro de Yunnan-provinco 

 


La long-tambura danco de la korea artgrupo 

 


Pupteatro de la vjetnama artgrupo  

 

    La 18-an de novembro en Kunming, ĉefurbo de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, inaŭguriĝis la 13-a Azia Arta Festivalo, kiun ĉeestis artgrupoj el 11 aziaj landoj, inkluzive de Kamboĝo, Indonezio, Singapuro, Vjetnamio kaj la Korea Popol-Demokratia Respubliko. Ankaŭ venis al la festivalo gastoj kaj ambasadoroj el diversaj landoj en Azio.

 

    Tio estas la sola regiona festivalo okazanta en Ĉinio, kaj ĝi jam okazis 12 fojojn, prezentante artajn atingojn de aziaj landoj, beligante la popolan vivon kaj helpante kulturan interŝanĉon kaj kunlaboron. La temo de la ĉijara festivalo estas "Kolora revo kaj paca azio".

 

    En la inaŭguro artistoj prezentis mirindajn programojn, ekzemple korea long-tambura danco kaj vjetnama pupteatro. Artistoj per siaj verkoj bone esprimis la amikecon inter la popoloj de Azio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments