El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio helpas Filipinojn per materialoj

| 2013-11-21
Bookmark and Share


Kargoaviadilo malŝarĝata

 

    Vespere de la 18a de novembro la ĉina registaro donis la unuan grupon da materialoj de humana helpo al Filipinoj, trafitaj de la tajfuno "Haiyan". La dua grupo da materialoj transportitaj de la Ĉina Suda Aerokompanio atingis la flughavenon de Cebu, Filipinoj, matene de la 19a de novembro. La du grupoj da materialoj, inkluzive de pli 2 mil tentoj kaj 10 mil lan-litkovriloj, valoras 10 milionojn da juanoj. Antaŭ tio la ĉina registaro kaj la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco respektive mondonacis la filipinajn suferintojn.

 

    Qin Gang, proparolanto de la Ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, diris en Pekino en la 18a de novembro, ke la ĉina registaro sendos medicinajn teamojn al Filipinoj. Ankaŭ kelkaj neregistaraj profesiaj savteamoj sub la Ĉina Societo de Ruĝa Kruco estas pretaj iri al Filipinoj. Ĉinio kontaktas Filipinojn por doni helpojn. Kiam Filipinoj permesos, medicinaj teamoj kaj savtaĉmentoj tuj iros al la trafitaj regionoj de Filipinoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments