El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio publikigis la unuan strategion por adaptiĝi al la klimata ŝanĝiĝo

| 2013-11-21
Bookmark and Share


Xie Zhenhua en la klimata konferenco en Varsovio  

 

    La 18-an de novembro en la klimata konferenco okazinta en Varsovio la ĉina registaro oficiale publikigis la "Ŝtatan Strategion por Adaptiĝi al la Klimata Ŝanĝiĝo". Xie Zhenhua, estro de la ĉina delegacio al Varsovio por fari traktadon pri klimato kaj vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, diris, ke ĝi estas la unua strategia plano de Ĉinio speciale por adaptiĝi al la klimata ŝanĝiĝo, kaj ĝi havas gravan signifon por altigi la sintezan kapablon de Ĉinio por adaptiĝi al la klimata ŝanĝiĝo.

 

    Surbaze de plena taksado de la influo de la klimata ŝanĝiĝo al Ĉinio en la nuneco kaj la estonteco, la "Strategio" klarigis la gvidan ideologion kaj principon de la ŝtato por adaptiĝi al la klimata ŝanĝiĝo, montris la celon, ĉefajn taskojn, regionajn dispozicion kaj garantiajn rimedojn, kaj liveris gvidon por fari tutecan planon kaj kunordigi rilatajn laborojn.

 

    La "Strategio" elmetis la tri grandajn celojn de Ĉinio antaŭ la jaro 2020 por adaptiĝi al la klimata ŝanĝiĝo: la adapt-kapablo evidente leviĝos; la ĉefaj taskoj estos ĉiuflanke praktikotaj, la regiona dispozicio fundamente formiĝos.

 

    La "Strategio" postulas, ke diversaj lokoj kaj organizoj devu reguligi kaj perfektigi la politikojn kaj sistemojn praktikatajn, starigi sistemojn, kapitalajn kanalojn, teknologian apogadon kaj aliaj kunlaborajn sistemojn por garantii plenumadon de rilataj adapt-agadoj.

 

    La "Strategio" estas kune plenumita de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, la Ministerio de Financo de Ĉinio, la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio, la Ŝtata Meteorologia Administracio de Ĉinio, la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio kaj aliaj kvar organizoj en pli ol du jaroj.

 

    La plej nova raporto pri scienca esplorado montris, ke dum la periodo 1880-2012 la averaĝa temperaturo de tero kaj tiu de marsurfaco en la tuta terglobo leviĝis je 0.85 gradoj centigradaj. La klimata ŝanĝiĝo kaŭzis oftan okazon de klimataj akcidentoj pro ekstrema vetero, rapidigon de fandiĝo de glaciejoj kaj akumulita neĝo, malekvilibron de dissemo de akvo-riĉaĵoj, kaj ĝi minacis la ekologian sistemon. La klimata ŝanĝiĝo kaŭzis ankaŭ leviĝon de marsurfaco, inundojn, ŝtormojn kaj aliajn naturajn katastrofojn.

 

    La "adaptiĝi" signifas, ke oni devas plene utiligi favorajn faktorojn por redukti la malutilan influon de la klimata ŝanĝiĝo al la ekologia sistemo kaj al la ekonomia sistemo per fortigo kaj reguligo de la homa agado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments