Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

KER-semajfino en Eŭropo kaj Azio

| 2013-11-22
Bookmark and Share


En la ekzameno de la plej alta grado okazinta en Ĉinio 

 

    Denove aktiviĝis la vivo ĉirkaŭ la ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER). En la venontaj tagoj poŝte ricevos siajn atestilojn plurdekoj da kandidatoj, kiuj trapasis sesion en Herzberg, Rejkjaviko aŭ Kastelaro.

 

    Sabaton, la 16-an de novembro, Katalin Kováts mem enmanigis tridek kvin atestilojn dum la 25-a Eŭropa Rendevuo en Le Touquet, Francio, kiun ĉeestis multaj el la trapasintoj de la Dua Tutmonda Ekzameno en Arras, kaj ankaŭ sukcesintoj de aliaj someraj sesioj. Ĉeestis ekzemple Paula Niinikorpi el Finnlando, kiu transprenis dekon da atestiloj por la diligentaj finnaj kandidatoj, ekzameniĝintaj dum la UK en Rejkjaviko kaj dum la Itala Kongreso en Kastelaro.

 

    Okazis ankaŭ la lasta KER-sesio de tiu ĉi jaro, nome dum la 10-a Ĉina Esperanto-Kongreso en Zaozhuang, Shandong-provinco, kie 20 azianoj (19 ĉinoj kaj 1 koreo) trapasis la ekzamenon. La sesion gvidis distance Katalin Kováts, simile al la tutmonda ekzamenproceduro. La loka reprezentanto kaj ĉiofaranto estis profesorino d-ino Gong Xiaofeng (Arko). La kongreson partoprenis 300 esperantistoj el 28 provincoj en Ĉinio, kaj el Japanio, Koreio, Italio kaj aliaj landoj. La du plej allogaj eventoj okazis la 16-an de novembro: la inaŭguro de Internacia Esperanto-Muzeo en la Universitato de Zaozhuang antaŭtagmeze kaj la KER-ekzameno posttameze.

 

    Laŭ la raporto de s-ino Arko la oficejo pri internacia komunikado de la loka universitato donis nekredeblan atenton kaj helpon por la presado de la testoj kaj por organizaj laboroj. Ĉina Radio faris intervjuon, kaj pluraj ĉinoj esprimis sian deziron trapasi la ekzamenon venontjare. Menciindas, ke apud la ĉinaj kandidatoj, kiel la sola eksterlandano submetiĝis al la testado Lee Jungkee, estrarano de UEA.

 

(el uea.org)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments