El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio sutenas la rolon de UN por konservi mezafrikan pacon

| 2013-11-22
Bookmark and Share


Liu Jieyi parolas.  

 

    La 20-an de novembro diris Liu Jieyi, ĉimonata deĵoranta prezidanto de la Konsilio de Sekureco (KS) de UN kaj la ĉina konstanta delegito en UN, ke Ĉinio subtenas aktivan kontribuon kaj gravan rolon por konservi pacon, stabilecon kaj divolviĝon en Mez-Afriko.

 

    KS okazigis kunvenon pri la laboro de la mezafrika oficejo en UN kaj riberuloj en Ugando LRA (Esperante: la armeo Dio Rezista). La kunvenon prezidis Liu Jieyi, kiu parolis ankaŭ pri opinioj de Ĉinio.

 

    Li diris, ke Ĉinio forte kondamnas, ke ugandaj riberuloj daŭre faras damaĝon al alilandaj popolanoj, kaj tiu kontraŭleĝa aktivado devas esti ĉesigita. Ili devas senarmiĝi kaj reveni al la socio. Ĉinio alte taksis pri klopodoj faritaj de aliaj landoj por batali kontraŭ LRA, kaj subtenas kunlaboran iniciaton pri koncernaj regionoj de la Afrika Unio (AN). Ĉinio bonvenigas kunlaboron inter UN kaj AN por batali kontraŭ LRA kaj esperas financan subtenon de la internacia socio al UN kaj al AN por ke la iniciato realiĝu certe.

 

    Laŭ Liu Jieyi, Ĉinio alte taksas, ke la mezafrika oficejo de UN faris en la pasintaj 2 jaroj multan kunordigan laboron por konservi la pacon kaj batali kontraŭ LRA. La ĉina flanko subtenos ĝian gravan rolon por konservi la pacon, stabilecon kaj disvolviĝon en la mezafrikaj regionoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments