El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Herman Van Rompuy kaj Jose Manuel Barroso

| 2013-11-22
Bookmark and Share


Xi Jinping (meze), Herman Van Rompuy kaj Jose Manuel Barroso (dekstre)

 

    La 20-an de novembro en la ŝtata hotelo Diaoyutai de Pekino ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy kaj prezidanto de la Komisiono de la Eŭropa Unio Jose Manuel Barroso, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la 16-an Renkontiĝon de Gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de la Eŭropa Unio.

 

    Xi Jinping diris, ke kiel la plej granda disvolviĝanta lando en la mondo kaj kiel la plej granda unuiĝo de evoluintaj landoj, Ĉinio kaj Eŭropo estas "du grandaj fortoj" por konservi la pacon de la mondo; kiel du gravaj ekonomiaj unuoj en la mondo Ĉinio kaj Eŭropo estas "du grandaj merkatoj" por akceli komunan disvolvon; kiel gravaj naskiĝlokoj de la orienta kaj okcidenta kulturoj Ĉinio kaj Eŭropo estas "du grandaj civilizacioj" por antaŭenpuŝi progreson de la homaro. La eŭropa integriĝo ĉiam estas revo serĉita de la eŭropa popolo por longtaŭraj paco kaj prospero. Ĉinio kaj Eŭropo iras sur la vojo netrairita de antaŭuloj kaj faras aferon nefaritan de antaŭuloj. La du flankoj devas persisti en reciproka respekto, reciproka traktado egala, raciproka subteno kaj reciproka toleremo. Ĉinio daŭre firme subtenos la integriĝan konstruadon de Eŭropo. Ĉinio kaj Eŭropo devas konsideri aferojn el la angulo de la tendenco de la historia transformo, kapti la disvolvajn ŝancojn, precize difini la ĉiuflankajn strategiajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Eŭropo en la multpolariza mondo kaj en la tuttergloba procezo, realigi kunlaboran kaj kreivan disvolvadon de Ĉinio kaj Eŭropo en disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de la tutglobaj industrioj, feliĉigi la duflankajn popolojn kaj fari pli grandan kontribuon por la paco kaj disvolvado de la mondo.

 

    Herman Van Rompuy kaj Jose Manuel Barroso diris, ke Eŭropo kaj Ĉinio ambaŭ estas gravaj fortoj por akceli la pacon, sekurecon kaj prosperon de la mondo. Dum la lataj 10 jaroj post stariĝo de la ĉiuflankaj strategiaj rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio, la duflankaj kunlaboroj senĉese firmiĝas kaj fortiĝas kaj la du flankoj fariĝis grava kunlabora partnero. Eŭropo alte admiras la grandegajn disvolvajn atingojn de Ĉinio kaj subtenos ĝian ĉiuflankan profundigon de la reformado. Ĉinio tenas disvolvan tendencon, tio estas tre grava por Eŭropo. Ankaŭ la Eŭropa Unio penadas por reformado kaj por antaŭenpuŝi la integriĝan procezon. Eŭropo kaj Ĉinio kune havas la revon realigi la pacan, justan kaj prosperan mondon. Eŭropo kaj Ĉinio devas reciproke subteni kaj reciproke helpi. La Eŭropa Unio dankas Ĉinion pro ĝia subteno al Eŭropo kaj esperas teni dialogojn kun Ĉinio, profundigi reciprokan konfidon, grandigi reciprokajn kunlaborojn, kiel eble plej frue fari traktadon pri investa interkonsento, fortigi reciprokajn komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj antaŭenpuŝi pluan disvolvadon de la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments