El Popola Ĉinio>头条新闻>

Torĉo de la Vintraj Olimpikoj transigita sub la Lago Bajkalo

| 2013-11-25
Bookmark and Share


Subakva torĉo-transigo  

 

    La 23an de novembro la torĉo de la Sochi-aj Vintraj Olimpikoj atingis Irkutsk de Ulan-Ude, la ĉefurbo de Burjatio, kaj estis transigita sub la Lago Bajkalo.

 

    La subakviĝa ejo estis apud la kunfluejo de la rivero Angara kaj la lago Bajkalo, kaj profunda je 23 metroj ĝis la fundo de la lago. Nikolai Rybachenko, subakvisto el la Ministerio por Urĝa Situacio de Rusio, transdonis la torĉon al konata anoncistino de la rusa televizia stacio. Naĝinte kelkajn metrojn, ŝi transdonis la torĉon al membro de la Sochi-a Olimpika Komitato. La ceremonio daŭris ĉirkaŭ kvin minutojn.

 

    Krome, dum la subakva torĉo-transigo subakvisto metis metalan platon kun kvinringa simbolo sur la fundon de la lago kiel memoraĵon. Ankaŭ sur la bordo de la lago estos starigita memora plato.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments