El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio alvokas ke la evoluintaj landoj plenumu siajn promesojn

| 2013-11-25
Bookmark and Share


En la kunvenejo de la klimata konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj  

 

    La 23-an de novembro en Varsovio, ĉefurbo de Pollando, fermiĝis la 19-a Konferenco de la Partioj de la "Frama Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimataj Ŝanĝiĝoj" kaj la 9-a Konferenco de Partioj de "Kiota Protokolo". Tiu-tage la ĉina delegacio publikigis deklaron pri tio, ke la varsovia konferenco pri klimato atingis rezultojn en du flankoj.

 

    Unue, la varsovia konferenco ripetis la gravecon de plenumo de la atingoj de la Vojmapo de Balio por fortigi la agadojn antaŭ la jaro 2020, urĝis la evoluintajn landojn plue redukti ellason antaŭ la jaro 2020 kaj grandigi la kapitalan kaj teknologiajn subtenojn al disvolviĝantaj landoj. Dum la konferenco oni faris serion da aranĝoj pri sistemoj de kapitalo, perdoj kaj damaĝoj, tio metis la fundamenton por antaŭenpuŝi kapitalo-injekton kaj funkciadon de la fonduso por verda klimato.

 

    Due, la varsovia konferenco ripetis la komunan konon, ke la traktado en Durban estos farita sub la gvido de la principo de la konvencio. Tio metis la politikan fundamenton por ke la durbanaj traktadoj senĉese iru antaŭen laŭ la ĝusta direkto por fortigi praktikadon de la konvencio. La konferenco postulas diversajn partiojn plue detali la esencajn faktorojn de la venonta interkonsento en malrapidigo, adaptiĝo, kapitalo kaj teknologioj, petis ilin fari preparon por fortigi agadojn post la jaro 2020 kaj sendis al la internacia socio pozitivan signalon por garantii la traktadon en Durban atingi interkonsenton en la jaro 2015.

 

    Ĉinio montris, ke nuntempe la defio de la klimataj ŝanĝiĝoj en la tuta terglobo fariĝis pli kaj pli severa, tamen en la urĝa situacio, mankas al la evoluintaj landoj politika volo por praktike plenumi la promesojn pri ellaso-redukto kaj liveri al disvolviĝantaj landoj helpojn de kapitalo kaj de teknologioj.

 

    Ĉinio emfazis, ke kelkaj evoluintaj landoj ne povas bone plenumi sian celon pri ellaso-redukto antaŭ la jaro 2020, tre malmultaj landoj eĉ serioze malprogresis surbaze de la nuna celo pri ellaso-redukto. Tio donis negativan influon al la varsovia konferenco kaj al la venontaj traktadoj. Pri tio estas tre maltrankvilaj la disvolviĝantaj landoj.

 

    Ĉinio montris, ke la klimataj ŝanĝiĝoj estas la komuna defio alfrontata de la homaro kaj rilatas al la longdaŭran disvolvadon de la mondo kaj al la feliĉo de la posteularoj. Ĉinio daŭre tenos la sintenon alte respondeci por la popolo de sia lando kaj por la popoloj de la tuta mondo, laŭ la postulo por konstrui la belan Ĉinion kaj fari kontribuon por ekologia sekureco de la tuta terglobo, daŭre forte antaŭenpuŝos enlandan konstruadon de la ekologia civilizacio, rapidigos transformon de la maniero por la ekonomia disvolvo, pozitive antaŭenpuŝos verdan disvolvon, cirkulan disvolvon kaj malmultkarbonan disvolvon, plue intensigos enlandajn politikojn kaj agadojn por trakti la klimatajn ŝanĝiĝojn, kaj laŭ la principo "komuna kaj diferenca respondeco", justa principo kaj la principo de reciproka kapablo, daŭre antaŭenpuŝos senĉesan progreson de la internacia traktado pri la klimataj ŝanĝiĝoj kaj kune kun la internacia socio pozitive traktos la klimatajn ŝanĝiĝojn de la tuta terglobo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments