El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina hospitalŝipo atingis Filipinojn

| 2013-11-26
Bookmark and Share

 

La hospitalŝipo Paca Arkeo

 

    La 24an de novembro la hospitalŝipo Paca Arkeo de la ĉina mararmeo atingis la golfon Leyte, Filipinoj, ĉar en la tajfun-trafita regiono en Filipinoj ne troviĝas haveno sufiĉe profunda por albordigi la ŝipon. Poste laborantoj el la ŝipo kunportantaj medicinajn ekipaĵojn iris al la urbo Tacloban, la plej severe damaĝita loko de Filipinoj, kaj komencis medicinan servon al la suferantoj.

 

    Tacloban estas la centro kie multaj vunditoj atendas kuracadon. Al la lokanoj mankas elektro, komunikado, oleo, trinkebla akvo ktp.

 

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments