El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Vizito al ĉina ĝemela urbo Changzhou(II)

| 2013-11-26
Bookmark and Share

 

 

NAKATU Masanori

 

     Post atingo al la hotelo ni tagmanĝis en la sama halo, kie bankedo okazis en la lasta vespero.

 

    Poste s-ro Zhang kondukis nin al Profesia Teknika Kolegio Liu Guojun en Changzhou, kie okazis Esperanto (Eo)-Forumo de tri Eo-Asocioj de Ŝanhajo, Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj. La forumo ĉiujare okazas laŭvice aranĝite de la tri asocioj. Ĉijare ĝi estis la tria kaj gastigita de Changzhou de Jiangsu-provinco. La temo de la forumo estis “La estonteco de E-o kaj la disvolviĝo de Eo-movado”.

 

    Kiam ni atingis la ĉambron por tiu taga programo, pli ol tridek esperantistoj sidis ĉirkaŭ tabloj ortangule aranĝitaj.

 


 


    Laŭ propono de s-ro Wang Minhao, kiu akompanis nin de Ŝanhajo al Changzhou kaj prezidis la forumon, la ĉeestantoj sinprezentis unu post alia. Mi rimarkis, ke krom ni, japanoj tie estas tri eksterlandanoj el Irano, Koreio kaj Rusio.

 

    S-ro Zhang Changsheng, la ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a Eo-Asocio, prelegis sub la titolo “La amikeco estas eterna temo de E-o”.

 

    S-ino Chen Ye, kiu estas instruisto de Dongfang-Elementa Lernejo(DEL) kaj instruas ankaŭ E-on krom ordinaraj lecionoj, prezentis kiel ŝi instruas E-on al la lernantoj de Eo-klubo, kiu konsistas el lernantoj de la 4-6aj lernjaroj kaj aktivas ĉiuvendrede.

 

    Pli ol dek aliaj forumanoj sekvis ŝin kaj parolis pri sia aktivado.

 

    Kompreneble oni faris paŭzon kaj ni havis amikan tempon kun ĉinaj, irana kaj korea e-istoj trinkante kafon kaj manĝante kukon.

 

    Klariĝis tio, ke antaŭ du jaroj s-ino Chen partoprenis en Esperanta evento, kiun partoprenis ankaŭ eksterlandaj e-istoj, kaj interesiĝis pri E-o. Ŝi eklernis ĝin kaj nun estas nomata Brila.

 

    Antaŭtagmeze de la 29a de septembro la ferma ceremonio de la forumo okazis en granda ĉambro kun pli ol cento da ŝtupaj sidlokoj kun brakapogiloj. Kiam ni eniris en la ĉambron, la sidlokoj estis okupitaj de kolegiaj lernantoj. Mi supozis, ke oni venigis la lernantojn al la ĉambro por doni al ili ŝancon ekscii pri E-o.

 

    Mi vidis nekonatajn vizaĝojn. S-ro Usui klarigis, ke ili estas laborantaj en Esperanta sekcio de El Popola Ĉinio(EPĈ) kaj venis el Pekino por kolekti informojn pri la forumo kaj interŝanĝo de du lernejoj Dongfang de Changzhou kaj Yosumi de Takatsuki. Ankaŭ estis apartenantoj al Ĉina Eo-Ligo(ĈEL), inkluzive de s-ro Wang Ruixiang, prezidanto de la Komisiono de Azia Eo-Movado kaj vicsekretario de ĈEL.

 

    S-ro Zhang Changsheng prezidis la ceremonion. Kvar nee-istaj gastoj salutis laŭvice. El ili estis s-ro Lu Xiaoguang, honora prezidanto de ĈEA kaj prezidanto de asocio pri kultura interŝanĝo por fremdlandoj.

 

    En la parolo li alte taksis la kontribuon de la esperantistoj por starigi la ĝemelajn rilatojn de la du urboj, Changzhou kaj Takatsuki.

 

    Post salutoj de la gastoj oni faris kunfotiĝon ekstere.

 

    Poste la forumo daŭris sen gastoj. Tiam la lernantoj sidintaj en la ĉambro tute malaperis senspure. Mia supozo perfidiĝis, sed mi esperis, ke almenaŭ kelkaj el ili interesiĝus pri E-o aŭdante parolon de s-ro Lu Xiaoguang.

 

    S-ro Ukita faris salutan prelegon menciante historieton pri la interŝanĝo de Eo-rondoj en du urboj kaj esperante, ke politika problemo inter Japanio kaj Ĉinio estu pace solvita. S-ro Pan Yajiang, kiu vizitis nian urbon en 2010, ĉinigis la enhavon.

 

    La prezidantoj de la tri asocioj, parolis unu post alia pri sia agado.

 

    Bedaŭrinde mi ne povis aŭdi pri Esperanta kurso, kiu estas plej grava por disvastigo de nia lingvo E-o.

 

    Post tagmanĝo ni kaj la senditoj de EPĈ kaj ĈEL kune veturis per buseto al elementa lernejo Dongfang.

 

    Kiam ni atingis la lernejon, la lernejestro, s-ino Liu Lixia, kiu vizitis Yosumi-Elementan Lernejon(YEL) kaj nian societon en 2010, akceptis nin kun ĝoja mieno. En la lernejo estis sidejo de CEA. Tio signifas, ke la urba registaro reale agnoskas E-on.

 

    S-ro Ukita voĉlegis la E-igitan mesaĝon de s-ino Haruta Tokiko, la lernejestro de YEL, kaj Brila tradukis la enhavon. Li transdonis ĝin al s-ino Liu Lixia kun la originala mesaĝo skribita de s-ino Haruta Tokiko.

 




    La lernejo montris al la vizitantoj, kiel Brila instruas Eon al lernantoj. Malgraŭ ke la tago estis dimanĉo, ili venis kaj ĉeestis en la leciono.

 

    Mi vidis, ke ŝi alprenas diversajn ludojn, por ke lernantoj povu amuze lerni lingvon. Ja la brilantaj okuloj de la lernantoj atestas, ke ŝia instrumaniero estas sukcesa.

 

    En la fina vespero Changzhou-aj reprezentantoj aranĝis bankedon por ni, kvar japanoj, la vizitantoj el Pekino. En ĝi ĉeestis ankaŭ s-inoj Liu Lixia kaj Chen Ye de DEL. La atmosfero estis amika. Brila sidis inter mi kaj s-ro Ukita. Ni havis amuzan tempon.

 

    Antaŭtagmeze de la fina tago s-ro Zhang kondukis nin per sia aŭto al ekspoziciejoj de artaĵoj, kiuj iam estis fabrikoj de teksaĵoj. Nun oni utiligas la konstruaĵojn por eksponi artaĵojn.

 

    S-ro Zhang rendevuis kun Brila kaj poste kondukis nin al restoracio ĉe la lago Xitaihu kaj regalis nin per bongustaj raraj produktaĵoj de la lago.

 

    Post tio ili afable akompanis nin per aŭtomobilo kun ŝoforo ĝis la flughaveno de Pudong.

 


 


    "Koran dankon kara amiko Zhang pro via afabla zorgo. Ĝis revido!"

 

    Mi estas tre kontenta pri ĉifoja vizito al Changzhou, ĉar mi sentis, ke nia vizito estas utila al nia amiko, s-ro Zhang Changsheng kaj interalie por la movado de CEA. (Fino)

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments